![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/The_telephone_baby_cph.3b17965.jpg/640px-The_telephone_baby_cph.3b17965.jpg&w=640&q=50)
Akirado de lingvaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pri la akirado de lingvaĵo (lernado de la unua lingvo en la vivo) oni devas pripensi la malsamajn teorion, la malsamecon de individuoj kaj la hipotezon de ekzisto de sojla periodo al ĝi.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/The_telephone_baby_cph.3b17965.jpg/640px-The_telephone_baby_cph.3b17965.jpg)
La origino kaj akirado de la reguloj de produktado de lingvaĵo estas objekto de multaj disputoj, tiel rilate al ĝia naturo (kognitiva aŭ specife lingva) kiel al ĝia lernado (denaska aŭ lernata en la socia medio). Laŭ multaj aŭtoroj, la lingvaĵo implikas funkcion simbolan antaŭan al ĝi, kiu materiiĝis en la malsamaj sistemoj de signoj, kiuj estas rezulto de la unuigo hazarda de la signifanto al ĝia signifato. Tiu sistemoj de signoj de la lingvaĵo kombinas, siavice, aspektojn emociajn kaj afekciajn, kiuj esprimas la agon, rilaton au interagadon de la parolanto rilate lian mesaĝon, kaj volas influi sur la aŭdanto.