Akcipitroformaj birdoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Akcipitroformaj estas birda ordo kiu enhavas kvar familiojn:
- Familio Katartedoj: katartoj aŭ amerikaj vulturoj.
- Familio Pandionedoj: fiŝaglo.
- Familio Akcipitredoj: akcipitroj, buteoj, agloj, malnovmondaj vulturoj, cirkuoj kaj aliaj.
- Familio Sagitariedoj aŭ Serpentariedoj: serpentario.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Akcipitroformaj birdoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Familioj | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Fermi
Estas du manieroj klasifiki tagajn rabobirdojn:
- Malpli uzata estas maniero unuigi ĉiujn en unusola ordo, nome Falkoformaj, do, agloj, buteoj, milvoj, vulturoj kaj falkoj, entute ĉirkaŭ 280 specioj.
- Pli uzata estas maniero apartigi falkojn, tio estas, aparta ordo kaj familio Falkedoj. Tiel Akcipitroformaj birdoj kunigas nur la aliajn kvar familiojn, nome Akcipitredoj, Pandoniedoj, Sagitariedoj aŭ Serpentariedoj kaj Katartedoj. Tiam la ordo enhavas ĉirkaŭ 225 speciojn.
La stato de Akcipitroformaj birdoj ne diskuteblas, kvankam la fiŝaglo estas vidata kiel birdo tre rilata al ili, do foje estas konsiderata kiel parto de tiu familio, sed pli ofte kiel aparta birda specio kaj familio. Tamen la katartedoj aŭ Novmondaj vulturoj estas vidataj kiel birdoj tre rilataj al nova ampleksa grupo de Cikonioformaj birdoj ampleksigita post la novaj studoj faritaj laŭ DNA analizoj kaj pro tio foje eligitaj el Akcipitroformaj birdoj kaj enigitaj en Cikonioformaj birdoj.