![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Baiana-acaraj%25C3%25A9-Salvador.jpg/640px-Baiana-acaraj%25C3%25A9-Salvador.jpg&w=640&q=50)
Akaraĵeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Akaraĵeo (portugale Acarajé) estas gastronomia specialaĵo de afrika kaj afro-brazila kuirarto. Ĝi estas pastobulo farita el nigraokula vigno (Vigna unguiculata), cepo kaj salo, kaj fritita en palmoleo. Sur la afrika kontinento ĝi estas konata kiel 'akara' kaj specife en norda Niĝerio ĝi ankaŭ nomiĝas 'kosai'. En Ganao siavice la delikataĵo estas pli konata kiel 'koose'.[1][2]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Baiana-acaraj%C3%A9-Salvador.jpg/640px-Baiana-acaraj%C3%A9-Salvador.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a4/Acaraje-Baiana.jpg/640px-Acaraje-Baiana.jpg)
En Okcidenta Afriko, kie stratvendita manĝaĵo estas tre ofta, ĝi estas servata kun kapsiketa pulvoro aŭ spica tomata saŭco. En Brazilo, precipe en Bahio, ĝi estas servata kun kapsika saŭco, sekigita salikoko, karuruo kaj vatapao (ankaŭ afrikdevena bongustaĵo), kun la aldono saŭco farita el tomata kaj cepa pecetoj en olivoleo. Akaraĵeo estas parto de la niĝeria matenmanĝo. [2]