From Wikipedia, the free encyclopedia
Ajbak (perse kaj paŝtoe آيبك, aktuale ankaŭ nomata Samangan kiel la provinco) estas urbo en la nordo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Samangan. Laŭ takso en la jaro 2006 Ajbak havis proksimume 24 000 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 4 938).
Ajbak | |||
---|---|---|---|
آيبك | |||
urbo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Afganio | ||
Provinco | provinco Samangan | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 24 000 (stato de 2006) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 16′ N, 68° 1′ O (mapo)36.26666666666768.016666666667 | ||
Alto | 959 m [+] | ||
Horzono | UTC+4:30 | ||
| |||
Ajbak situas proksimume 240 kilometrojn norde de la urbo Kabulo kaj 60 kilometrojn okcidente de la urbo Baglan, 960 metrojn super la marnivelo. La urbanoj aparte produktas kaj vendas tritikon, migdalojn kaj pistakojn. La urbo estis fondita jam en la antikva epoko kaj iĝis grava centro en la regno Baktrio, je la tiutempa nomo Eukratidia. En la 4-a kaj 5-a jarcentoj ĝi estis grava centro de budhismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.