Aitor Arana
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aitor ARANA LUZURIAGA (naskiĝis la 21-an de decembro 1963 en Legazpi, regiono Gipusko, Eŭskio) estas filologo kaj aŭtoro, verkanta unuavice en la eŭska lingvo.
Aitor Arana | |
---|---|
Aitor Arana | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1963 (1963-12-21) (60-jaraĝa) en Legazpi |
Lingvoj | eŭska • Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | verkisto tradukisto lingvisto esperantisto |
Krom amplekse verki romanojn kaj pliajn literaturajn tekstojn eŭske, Arana tradukis en Esperanton la romanon Behi euskaldun baten memoriak, '"Memoraĵoj de Eŭska bovino", de sia verkista kolego Joseba Irazu Garmendia, kaŝnome Bernardo Atxaga - tiun eldonon helpis la aŭtoro Bernardo Atxaga mem, kiu foje donacas ekzemplerojn kiel kuriozaĵojn. En 2012 aperis "La portreto de Dorian Gray" la Esperanta traduko de la romano de Oscar Wilde.
Arana estas ankaŭ aŭtoro de la plej ampleksa vortaro Eŭska-Esperanta kaj Esperanta-eŭska (2015), dudirekta vortaro kun po ĉ. 20 000 kapvortoj en ĉiu direkto kaj multaj ekzemplaj frazoj kaj parolturnoj.[1]
Li ankaŭ aŭtoris lernolibron de Esperanto por parolantoj de la eŭska: Esperantoa ikasgai (unua eld. 1990, dua eld. 2016) kaj kunaŭtoris lernolibron de la eŭska por parolantoj de Esperanto: Ni lernu la eŭskan (2016).