Ahmad ibn Maĝid
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aḥmad ibn Māĝid (en araba: أحمد بن ماجد), konata ankaŭ kiel "la Leono de la Maro,"[1] estis araba navigisto kaj kartografo naskiĝinta ĉirkaŭ 1432[2] en Julfar, en la nuntempa Rasalĥajmo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Li estis edukita en familio fama kiel de maristoj; je la aĝo de 17 li jam kapablis navigi ŝipojn. La preciza dato ne estas konata, sed ibn Maĝid probable mortis en 1500. Li famiĝis en Okcidento kiel la navigisto kiu helpis Vasco da Gama trovi sian vojon el Afriko al Hindio. Tamen, la fakulo pri la temo nome G.R. Tibbetts, disputas tiun postulon. Ibn Maĝid estis la aŭtoro de preskaŭ kvardek verkoj de poezio kaj prozo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Ahmad ibn Maĝid | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1431 (1431-11-30) en Rasalĥajmo | |
Morto | 1-an de januaro 1500 (1500-01-01) (68-jaraĝa) | |
Religio | islamo vd | |
Profesio | ||
Okupo | geografo kartografo verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi