Ahmad Ŝah Masud
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ahmad Ŝah Masud (perse احمد شاه مسعود) estis taĝika studento en la universitato de Kabulo, kiu iĝis militestro dum la milito inter Afganio kaj Sovetunio. Post tiu milito oni donis al li la kromnomon "Leono de Panĝŝir". Liaj apogantoj nomis lin "Amer Sahib e Ŝahid", kio signifas "Nia Martira Estro". Masud estis unu el la estroj plej por-okcidentaj kaj plej fervore kontraŭ-sovetuniaj[1].
Ahmad Ŝah Masud | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
احمد شاه مسعود أحمد شاه مسعود | |||||
Naskiĝo | 2-an de septembro 1953 (1953-09-02) en Bazarak | ||||
Morto | 9-an de septembro 2001 (2001-09-09) (48-jaraĝa) en Khwaja Baha Wuddin | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Improviza eksploda aparato vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Ŝtataneco | Afganio vd | ||||
Alma mater | Kabula Universitato Lycée Esteqlal (en) vd | ||||
Partio | Jamiat-e Islami (en) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ahmad Zia Massoud (en) kaj Ahmad Wali Massoud (en) vd | ||||
Infanoj | Ahmad Massoud (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militestro vd | ||||
Laborkampo | Politiko kaj militaj aferoj vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li iĝis post la milito ministro pri defendo de Afganio en 1992 en la registaro de la prezidento Burhanuddin Rabbani. Post la falo de la Rabbania registaro kaj la alveno de la Talibanoj, Masud iĝis la estro de Islama Unuiĝinta Fronto por la Savo de Afganio. En septembro 2001 Masud estis murdita de du araboj, kiuj ŝajnigis sin ĵurnalistoj. En la sekva jaro li estis proklamita "Nacia Heroo" fare de la nova prezidento Hamid Karzai.
Neniu konfesis aŭ pretendis la aŭtorecon de la atenco, sed eblas, ke la du atencintoj estis anoj de al-Kaida.