![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Lucas_van_Leyden_038.jpg/640px-Lucas_van_Leyden_038.jpg&w=640&q=50)
Agoj de Paŭlo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Agoj de Paŭlo estas apokrifo de la Nova Testamento koncernanta Paŭlon de Tarso, verkita ĉe la fino de la 2-a jarcento. Tradicio atestas ke aŭtoro estus certa Leŭcio Karino, disĉiplo de la apostolo Johano, kiu estus kompilinta ankaŭ aliajn “apokrifajn agojn”, inkluzivitaj en la tieldirita “leŭcia ciklo” , nome de Johano, Tomaso kaj Andreo. Tamen modernaj esploristoj inklinas por la nekono pri la aŭtoro, kiu ĉiukaze kompilis en Malgrandazio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Lucas_van_Leyden_038.jpg/640px-Lucas_van_Leyden_038.jpg)
Tiuj agoj de Paŭlo ĝuis bonakcepton ĉe manikeoj, kvankam taksataj ortodoksaj de Tertuliano kaj Hipolito.
Se perdiĝis la verka integreco, konserviĝis ĉirkaŭ 2/3 de la teksto. La precipaj konserviĝintaj dokumentoj estas greklingvaj aŭ koptlingvaj. Ili legiĝas en:
- Agoj de Paŭlo kaj Tekla
- Letero de Korintanoj al Paŭlo
- Tria epistolo al la Korintanoj
- Martiriĝo de Paŭlo, (senkapigita rektordite de Nerono)
La Catalogus Claromontanus, kompilita en la 4-a jarcento ĝin inkluzivas inter la kanonaj tekstoj