Agaŭoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La agaŭoj estas kuŝida etno plejparte en la federacia ŝtato Amharo en nord-Etiopio kaj en la apudlimaj regionoj de Eritreo. Ili entute havas proksimume 700.000 anojn. La agaŭa lingvo apartenas al la grupo de la centrokuŝidaj lingvoj (agaŭlingvoj), la agaŭoj plejparte estas kristanoj.
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
La agaŭoj unue estis nomitaj en epigrafo (surskribo) de la reĝo Ella Asbeha (ankaŭ nomata Kaleb) de Aksumo kaj estis menciitaj en la verkoj de Kosmas Indikopleŭstes (Kosmas la Hindiovojaĝanto); kelkaj ekspertoj defendas la teorion, unue evoluigitan de Carlo Conti-Rossini, ke tiu etno estis la praloĝantoj de la etiopa altlando kaj aŭ estis forpelitaj aŭ miksis sin kun la tigrajoj kaj amharoj.