Administracia juĝistaro en Luksemburgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En Luksemburgo la Ŝtata Konsilio rolis ĝis 1996 kiel juĝisto kaj konsilanto.
La konstitucia modifo de la 12-a de julio 1996 transdonis la kompetenton pri administraciaj jurkonfliktoj al du juĝejoj:
- la Administracia Tribunalo;
- la Administracia Kortumo.
La Administracia Tribunalo konsistas el dek juĝistoj. Ĝi verdiktas unuainstance.
La Administracia Kortumo konsistas el kvin juĝistoj. Ĝi ĝenerale verdiktas apelacie, sed pri iaj aktoj ĝi verdiktas unua- kaj lastinstance.
La administracia juĝisto povas laŭokaze nuligi aŭ reformi (refari) la administraciajn decidojn. Tamen pri la petoj de damaĝa kompenso kompetentas nur la civilaj privataj juĝistoj.
La nuna Ŝtata Konsilio estas konsultata pri ĉiuj leĝ-projektoj kaj -proponoj, la leĝamendoj, la reglamentprojektoj kaj ĉian demandon, kiun la ministraro aŭ la leĝo starigas al ĝi.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Luksemburgo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |