usona arkitektura firmao From Wikipedia, the free encyclopedia
Adler & Sullivan estis firmao de arkitekturo fondita de Dankmar Adler kaj Louis Sullivan. Ĝi estas konata ĉefe pro siaj verkoj de stilo Skolo de Ĉikago, inter kiuj elstaras la konstruaĵoj Auditorium Building en Ĉikago kaj Wainwright Building en San Luis. De 256 realigitaj verkoj, konserviĝas nur 30.[1]
Adler & Sullivan | ||
---|---|---|
arkitektura firmao | ||
Komenco | 1883 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
En la 1880-aj kaj 1890-aj jaroj la kreskiĝanta alteco de la konstruaĵoj starigis problemojn, kaj kvankam multaj arkitektoj simple ripetis tradiciajn trajtojn, Adler & Sullivan aplikis novajn fokusojn. Por ekzemplo, por la strukturo de la unuaj nuboskrapuloj, per bone difinitaj bazo, intermeza parto fusto kaj tegmenta etaĝo aŭ kornico. Tio videblas en la Wainwright Building kaj en la Guaranty Building en Bufalo.[1]
Sullivan estis influita per la verkoj de Henry David Thoreau kaj Walt Whitman. Li interesiĝis ankaŭ per siaj observoj pri la elementoj kaj procezoj de la semoj, kaj li aplikis tion al la kompreno de konstruaĵo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.