From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝejĥo Adi ibn Musafir al-Umawī (arabe عدي بن مسافر الاموي, kurde Şêx Adî), ankaŭ konata kiel Ŝejĥo Adi aŭ Adi ibn Mustafa, estas devenanto de la umajada kalifo Marvan la 1-a. Li naskiĝis en Baalbeko, en la valo de Bekao, en nuna Libano, en la 1070-aj jaroj kaj mortis en 1162. La jezidoj konsideras lin kiel avataro de Melek-Taŭso, la Anĝelo Pavo.
La ŝejĥo Adi vivis grandan parton de sia vivo en Bagdado. Li vivis kiel sufio kaj retiriĝis al Kurdistano en la serĉado de trankvileco. Lia tombo troviĝas en Laliŝ, Irako, sankta loko de la jezida pilgrimado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.