![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/Artemisia_absinthium_-_K%25C3%25B6hler%25E2%2580%2593s_Medizinal-Pflanzen-164.jpg/640px-Artemisia_absinthium_-_K%25C3%25B6hler%25E2%2580%2593s_Medizinal-Pflanzen-164.jpg&w=640&q=50)
Absinto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Absinto (Artemisia absinthium) estas arbustosimila 1-1,5 m alta planto, kiu havas simple aŭ duoble pinatajn, silkhare feltajn foliojn. Ties amar-aroma ekstrakto (absintaĵo) estas uzata por fabrikado de absinttrinkaĵo, kiu estas verda, forte alkoholita likvaĵo.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Artemisia absinthium | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Artemisia absinthium L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
La planto kreskas sur plejparto de Eŭrazio, ofte sur kalkaj, sekaj deklivoj, apud vojoj. La floranta ŝoso entenas 0,2% da bluverda volatila oleo, amaraĵojn kaj tanaĵojn. Oni uzas la sekigitajn infloreskajn partojn eĉ por aromigo de vino.
- Absinto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Absinto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Absinto en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)