From Wikipedia, the free encyclopedia
Abezames estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco.
Abezames | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49834 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 64 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 5° 26′ U (mapo)41.625833333333-5.4255555555556 [+] | ||
Alto | 733 m [+] | ||
Areo | 23,26 km² (2 326 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abezames [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 58 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj Malva, Bustillo del Oro, Vezdemarbán, Fuentesecas, Pinilla de Toro, Pozoantiguo kaj Pinilla de Toro. Ĝi distas 44 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj je 12 km de Toro.
Estis restaĵoj de prahistorio, sed la setlejo mem fondiĝis komence de la 11-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.