urbo en Vaŝingtonio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aberdeen ("Abe din'", aŭ pli precize, laŭ IFA, [ˈæ bɚ diːn]) estas havenurbo en Kantono Haveno Gray, ĉe golfeto ("Grays Harbor") de la usona pacifika bordo. Aberdeen estas fondita de frua setlinto Samuel Benn kiu registris planon en 1884. La loĝantaro nombris 16 461 laŭ la censo de 2000. Ĝi estas la ekonomia centro de Kantono Grays Harbor, situante inter la urboj Hoquiam and Cosmopolis. Aberdeen ofte priskribiĝas kiel la "Pordego de la Olimpia duoninsulo" aŭ kiel la "Akuŝejo de la Grunĝo," pro tio ke Kurt Cobain kaj aliaj fondintoj de Nirvana venis de Aberdeen.
Aberdeno estas la hejmhaveno de la alta ŝipo Lady Washington, reproduktita kopio de malpli granda ŝipo uzita de la esploristo Kapitano Robert Gray, kiu stelule rolis en la du kinofilmoj pri la "Piratoj de Karibeo" (The Curse of the Black Pearl, 2003, kaj Dead Man's Chest, 2006.