Abela danco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La abela danco estas grava komunikilo de la mielabeloj. Per la danco ili transdonas diversajn informojn pri nutraĵfontoj. Unue la danco anoncas la ekziston de granda nutraĵfonto, due estas komunikita la odoro de tiu nutraĵo kaj trie la lokalizo de la nutraĵo.
Kiam revenas abelo post nutraĵserĉado, ĝi komunikas al la aliaj abelujanoj per la danco kie ĝi trovis nutraĵon (nektaro, poleno, mielroso aŭ akvo). Tamen nur grandaj nutraĵfontoj estas indikitaj per dancoj.