Abe Ŝinzo
la 57a ĉefministro de Japanio (1954–2022) / From Wikipedia, the free encyclopedia
ABE Ŝinzō (japane: 安倍 晋三, [abe ŝinzō]; naskiĝis la 21-an de septembro 1954 en Tokio, mortis la 8-an de julio 2022) estis japana politikisto el unu de la politike plej gravaj familioj de la lando. Li estis elektita ĝenerala sekretario de Liberala Demokrata Partio (LDP) la 20-an de septembro 2006. Abe Ŝinzo estis la 90-a ĉefministro de Japanio de 2006 ĝis 2007. Ekde la 26-a de decembro 2012 ĝis 2020 li denove plenumis la funkcion de ĉefministro de Japanio - se oni duafoje nombras lian postenecon (en iuj listigoj kalkuliĝas tiel), li do estis la 96-a ĉefministro.
La patrinflanka avo de Abe Ŝinzo estas Kishi Nobusuke, 56-a kaj 57-a ĉefministro de Japanio. La patro de Abe Shinzo estas Abe Ŝintaro, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de LDP — la partio, kiu regas Japanion ekde la Dua mondmilito. Lia juna frato Kishi Nobuo estas konsilisto.