Abaza lingvo
lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Abaza lingvo (абаза бызшва) estas unu el abĥaz-adigaj lingvoj. Ĝi estas plejparte disvastiĝinta en rusia regiono Karaĉaj-Ĉerkesio, kie ĝi estas unu el 5 oficialaj lingvoj (apud la rusa, la karaĉaj-balkara, la kabarda-ĉerkesa kaj la nogaja).
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Abazgi • Abĥaz-adigea lingvaro ...
Abaza lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Abazgi • Abĥaz-adigea lingvaro | |
Parolantoj | 48 000 |
Skribo | cirila alfabeto |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | abq |
Glottolog | abaz1241 |
Angla nomo | Abaza |
Franca nomo | abaza |
Fermi
Entute ĉirkaŭ 30 mil personoj parolas la abazan.
La abaza lingvo laŭ sia deveno estas proksima al la abĥaza, sed ĝi ricevis tre fortan influon de sia alia (pli fora genealogie, sed pli proksima geografie) parenco — la kabarda-ĉerkesa.
Alfabeto latinida estis enkondukita en 1932-1933, ĝin anstataŭis ĝis nun uzata cirila, en 1938.