Abatejo de Cluny
From Wikipedia, the free encyclopedia
La abatejo de Cluny (esperante Klunizo[1]) situanta en la franca departemento Saône-et-Loire, regiono Burgonjo apud Mâcon, estis fondita la 11-an de septembro 909 aŭ 910, de la duko de Akvitanujo kaj grafo de Aŭvernjo, Vilhelmo la 1-a de Akvitanujo, kiu metis ĝin sub la tujan aŭtoritaton de la papo Serĝo la 3-a. Ĝuste per tiu fondinta akto naskiĝis ankaŭ la ordeno de Cluny.
Abatejo de Cluny | |
Abatejo | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Burgonjo |
Departemento | Saône-et-Loire |
Komunumo | Cluny |
Situo | Abatejo de Cluny |
- koordinatoj | 46° 26′ 4″ N 4° 39′ 33″ O (mapo) |
Estiĝo | 909 |
Por publiko | alirebla |
Situo de la abatejo de Cluny kadre de Francio
| |
Situo de la abatejo de Cluny kadre de Saône-et-Loire
| |
Vikimedia Komunejo: Abbaye de Cluny | |
Retpaĝo: www | |
La benediktana ordeno estis la ĉefa punkto por la stabileco, kiun la eŭropa socio efektivigis dum la 11-a jarcento, kaj parte pro severa obeo al reformita benediktana regulo. Cluny iĝis agnoskita ĉefa en la okcidenta monaĥaro ekde la fina 10-a jarcento. Kelkaj kompetentegaj abatoj en Cluny estis estimataj internacie. La monaĥejo de Cluny iĝis eĉ la plej granda, plej prestiĝa kaj plej dotita monaĥa institucio en Eŭropo. Cluny estis plej influa ekde la dua duono de la 10-a jarcento ĝis la eko de la 12-a.