AZERTY
klavafasono, kies unua alfabeta klavlinio estas AZERTYUIOP, uzata por la franca lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
AZERTY [elp. azerti] estas variaĵo de la komputila klavarofasono alnomita QWERTY. Tiun variaĵon oni trovas en Eŭropo, ĉefe en Francio kaj Belgio.
La nomo venas de la literoj de la ses klavoj je la supra, maldekstra parto de la aboca klavaro - A Z E R T Y:
a z e r t y u i o p ^ $ q s d f g h j k l m ù * < w x c v b n , ; : !
A Z E R T Y U I O P ¨ £ Q S D F G H J K L M % µ > W X C V B N ? . / §
La interpunkciaĵoj k.s. povas varii. La klavaro AZERTY estis desegnita por eviti ŝtopiĝon pro samtempa uzado de apudaj klavoj dum la epoko de la maŝinskribilo.