Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭtorrajto (simbole iam esprimita kiel »©«) estas aro de rajtoj, garantiitaj de ŝtataj leĝaroj por subteni kreadon de aŭtoraj verkoj, kiujn akiras la aŭtoro de la verko. En Esperanto estas ofte tiusence uzata ankaŭ la laŭlitera elangligo kopirajto el la vorto copyright; iuj malaprobas tiun uzon pro tio, ke oni ne povas kompreni, ĉu temas pri «kopi·rajt·o» (ĉu rajto kopii, aŭ rajto fari ion kun kopioj?) aŭ «kopirajt·o», aparta radiko kun la plena senco de la Angla «copyright», tial preferas la pli vastan terminon aŭtorrajto, adekvatan al koncerna vorto en multaj aliaj lingvoj. Uzo de similaj terminoj en aliaj lingvoj estas diversa laŭ la landoj, kaj tiaj aŭ similaj rajtoj povas aparteni ne nur al aŭtoroj, sed ankaŭ al ties dungintoj, dirigentoj, registrintoj, elsendintoj ktp. Rick Falkvinge insistas, ke en la angla oni nomu ĝin «copyright monopoly» — «kopirajta monopolo».[1]
Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj | ||
---|---|---|
jura koncepto • ekskluziva rajto vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | hanken | |
Partoprenanta | translation rights • reproduction right • broadcasting rights • adaptation right • publication right vd | |
Al la aŭtororajto kaj parencaj rajtoj apartenas ekzemple la rajtoj kopii, distribui kaj transsendi verkon (inkluzive elsendon), rajtoj komerci kun ĝi aŭ krei ties devenaĵojn, rajto juĝprocesi por eldevigi la ĉi-antaŭe menciitajn rajtojn kaj rajto transdoni la ĉi-antaŭajn rajtojn al aliuloj. La aŭtororajtoj ne aplikeblas por faktoj aŭ ideoj, sed por iliaj originalaj esprimoj.
La Monda Organizaĵo pri Intelekta Propraĵo en 1996 adoptis internacian traktaton pri aŭtororajtaj temoj.
Jura specialaĵo de Brazilo koncernas mediumojn, kiuj verkas laŭ diktado de la spirito de mortinto; ne ili havas la aŭtororajton pri la verko, sed la heredantoj de la mortinto.