La Aŭtonoma Respubliko de Norda Epiro (greke Αὐτόνομος Δημοκρατία τῆς Βορείου Ἠπείρου) estis efemera, mem-reganta ento fondita en la sekvo de la Balkanaj Militoj la 28an de februaro, 1914, de ties partianoj vivantaj en suda Albanio (Norda Epiro).
Aŭtonoma Respubliko de Norda Epiro | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
228 000 | ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
provizora registaro | |||||||||
| |||||||||
La areo, konata kiel Norda Epiro (Βόρειος Ήπειρος) al grekoj kaj kun granda greka loĝantaro, estis prenita fare de la Greka Armeo el la Otomana Imperio dum la Unua Balkana Milito (1912–1913). La Protokolo de Florenco, tamen, asignis ĝin al la lastatempe establita albanan ŝtaton. Ĉi tiu decido estis malakceptita de la lokaj grekoj kaj ĉar la greka armeo retiriĝis al la nova landlimo, aŭtonoma registaro estis instalita ĉe Argirokastron (greke Αργυρόκαστρον, hodiaŭ nomita Gjirokastër), sub la gvidantaro de Georgios Ĥristakis-Zografos, distinginda loka greka politikisto kaj eksa Ministro de Fremdaj Aferoj kaj kun implica subteno de Grekio.[1]
En majo, la memstareco estis konfirmita fare de la Grandaj Potencoj per la Protokolo de Korfuo. La interkonsento certigis, ke la regiono havos sian propran administracion, rekonis la rajtojn de la loka loĝantaro kaj provizis por mem-registaro sub nominala albana suvereneco. Tamen, ĝi estis neniam efektivigita ĉar en aŭgusto la albana registaro disfalis. La Greka Armeo reokupis la areon en oktobro 1914 sekvante la eksplodon de la unua mondmilito. Laŭ plano Norda Epiro estos cedita al Grekio post la milito, sed la retiriĝo de itala subteno kaj la malvenko de Grekio en Greka-turka milito (1919-1922) rezultis en ties fina cedo al Albanio en novembro 1921.[2]
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.