From Wikipedia, the free encyclopedia
La aktualaj aŭtokodaj licencplatoj de Aŭstrio enkondukiĝis en 1988 kaj uzatas ekde la komenco de 1990. Malnovaj licencplatoj tamen daŭre validas. Nur kiam la aŭto ŝanĝas la posedanton aŭ la posedanto translokiĝas, la aŭto ricevas novan aŭtokodon kaj novan licencplaton.
La aŭtokodo komencigas per unu aŭ du literoj - de 1990 ĝis 2002 por la distrikto de Auŝtrio, kie registratas la aŭto, ekde 2002 por la federacia lando de Aŭstrio. Sekvas kombino el ciferojn kaj literoj, disdonata laŭvice. La du elementojn de la aŭtokodo dividas emblemo - kutime la blazono de la federacia lando. Nur ĉe oficaj aŭtoj de federaciaj instancoj kiel polico, armeo aŭ registaro tie videblas la blazono de Aŭstrio, kaj diplomataj aŭtoj simplan horizontalan streketon.
La licencplatoj havas nigrajn literojn sur blanka fono, kaj mallarĝajn ruĝajn-blankajn-ruĝajn randostriojn supre kaj sube. Ekde 2002 la licencplatoj maldekstre havas bluan strion, en kiu supre videblas la flago de la Eŭropa Unio kaj sube blanke la nacia kodo A.
La literaj kodoj por la federaciaj landoj estas
Oficaj aŭtoj por uzo de malgranda nombro da plej superaj federaciaj funkciuloj havas la komencan literon A.
Aŭtoj de la policoj, de la armeo aŭ la dogana servo daŭre havas apartajn aŭtokodojn, transprenitajn el la malnova sistemo. Por iuj institucioj aldoniĝis novaj kodoj, ekzemple "FV" por "financa administrado" (germane Finanzverwaltung) ekde la komenco de 2005.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.