Aŭtobuso
granda strata veturilo por veturigi multajn pasaĝerojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Buso[1] aŭ aŭtobuso[2] estas granda veturilo, kiu estas destinita por veturigi multajn pasaĝerojn – ekzemple de 10-on ĝis 200-on, depende de amplekso de la buso. Aŭtobuson movas la energio, rezervita aŭ produktata tradicie el fuelo (ofte dizeloleo), lastatempe pli kaj pli ankaŭ de gaso kaj de elektro diversmaniere produktita. La vorto "buso" estas mallongigo de la historia, 19-jarcenta vorto omnibuso,[3] kiun Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) priskribas kiel "pasinteca, origine ĉevaljungita, publika enurba veturilo". La vorto devenas de la latina vorto "omnibus" - "por ĉiuj", el kiu oni simple arbitre fortranĉis la lastan silabon kaj transformis ĝin al vorto buso, iam aldonis la vorto aŭto por signi ke la buso ne plu estis ĉevale tirita, sed motorigita, kaj poste en la 20-a jarcento denove simpligis la vorton al simple "buso", ĉar ne plu estis ĉevaljungitaj busoj kaj la distingo ne plu necesis.