Aŭstralaj Insuloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Aŭstralaj Insuloj estas la plej suda grupo de insuloj de Franca Polinezio, nome transmara teritorio de Francio en la Suda Pacifiko. Geografie, ili konsistas el du separataj arkipelagoj, nome en nordokcidento la insuloj Tubuai (en franca Îles Tubuaï) konsistaj je insularo Maria, Rimatara, Rurutu, la propra insulo Tubuai kaj Raivavae aŭ Raevavae, kaj sudoriente la Insuloj Bass komponitaj el ĉefa insulo Rapa Iti kaj la malgranda Marotiri. La insuloj Maria kaj Marotiri ne taŭgas por eltenebla loĝado. Kelkaj el la insuloj havas neloĝatajn insuletojn aŭ rokojn ĉe ties marbordoj. La populacio de la Aŭstralaj Insuloj estas ĉirkaŭ 6,300 sur preskaŭ 150 km2. La ĉefurbo de la administra subdivido de la Aŭstralaj Insuloj estas Tubuai.
Rapidaj faktoj insularo, Partoj Tubuai vd ...
Aŭstralaj Insuloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Mapo de Franca Polinezio kun situo de la insularo (ruĝe, sud-okcidente) | |||||
insularo | |||||
Akvejo | Pacifika oceano | ||||
Geografia situo | 21° 48′ S, 154° 41′ U (mapo)-21.8-154.68333333333 f1 | ||||
Nombro de insuloj | 7 insuloj/atoloj | ||||
Ĉefa insulo | Tubuai | ||||
Tuta areo | 140 km²f1 | ||||
Loĝantoj | 6 537 (2007) f2 | ||||
Mapo de Aŭstralaj Insuloj | |||||
| |||||
Fermi