Aŭstra muziko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La aŭstra muziko estas tiu ludita ene de Aŭstrio, kies limoj estis tre ŝanĝiĝantaj dum historio. Malgraŭ la mallarĝeco de sia hodiaŭa teritorio, Aŭstrio lasis gravan spuron en la historio de la muziko, ĉefe de la tempo de Sankta Romia Imperio, de la Aŭstra imperio kaj de Aŭstrio-Hungario. Ĝi havas tre fortajn ligojn kun siaj germanlingvaj najbaroj, la germanaj kaj svisaj muzikoj, sed ankaŭ kun la hungara aŭ slovena muziko. Vieno estis, pli ol Salzburg, la altira poluso por multaj muzikistoj kaj la loko de multaj muzikaj kreoj.
Apud ĝia grava heredaĵo klasika, en Aŭstrio troviĝas ankaŭ regionoj kie estas ludata la alpa popola muziko. Regionoj kiel ekzemple Tirolo aŭ Stirio sukcesis konservi riĉan folkloron. Je la 1930-aj jaroj ekzistis eĉ Esperanto-kvarteto el Tirolo[1] konsistanta el popolmuzikaj ŝu-klak-dancistoj, pruvante ke regiona agado kaj universalismo de Esperanto ne estis kontraŭdiro[2].