From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭasa - ankaŭ latinliterigata Awasa aŭ Awassa, Auasa aŭ Avasa, amhare አዋሳ - estas urbo de Etiopio. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 69 169 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 125 315 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Aŭasa apartenas al la etiopia Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo, aŭ plennome "regiono de la sudaj nacioj, naciecoj kaj popoloj" de Etiopio, kaj estas ties ĉefurbo. La urbo situas borde de samnoma lago Aŭasa, proksimume 280 kilometrojn sude de Adis-Abebo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.