asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
9260 Edwardolson estas tre malgranda sed tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 8-an de oktobro 1953 en la kadro de la Indianaa Programo pri la Asteroidoj elde la Observatorio Goethe Link, apud Broklino (Indianio, Usono).
9260 Edwardolson | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9260 Edwardolson |
Aliaj nomoj | 1953 TA1; 1991 QH |
Malkovro | |
Malkovrinto | Indiana Asteroid Program |
Dato de malkovro | 8-a de oktobro 1953 |
Loko de malkovro | Broklino (Indianio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
342,532 Gm (2,290 AU) 263,696 Gm (1,763 AU) 421,369 Gm (2,817 AU) |
Discentreco | 0,230 |
Meza anomaliangulo | 127,117° |
Klinangulo | 5,097° |
Periodo | 1265,502 tagoj (3,465 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,68 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
214,611° |
Argum. de periapsido | 148,435° |
Terdistanco - Minimuma |
114,024 Gm (0,7622 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4,12 ± 0,36 km Ĉefa korpo : 3,98 ± 0,35 km |
Rotacia periodo | 0,13 tago (3,0852 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,262 ± 0,037 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,0 |
Ĝi estis nomita en honoro de Edward C. Olson, emerita profesoro ĉe la Indiania Universitato Bloomington. Li faris observojn, kiuj pruvis, ke la eksteraj tavoloj de la steloj, kiuj gajnas mason, estas misformitaj; kaj kielmaniere la angula movokvanto de la procezo de masa transporto povas konduki stelojn ĝis proksime de la limo de stabileco.
La satelito estis malkovrita per observado de lumaj kurboj inter la 6-a kaj la 30-a de oktobro 2005 fare de M. Jakubik, M. Husarik, J. Vilagi, Š. Gajdoš, A. Galád, P. Pravec, P. Kušnirák, W. R. Cooney, J. Gross, D. Terrell, D. Pray kaj R. D. Stephens, anoncita la 2-an de novembro 2005. Ĝi havas diametron de 1,07 ± 0,15 km, (27% de tiu de la ĉefa korpo). Ĝi orbitas kun periodo de 0,741 ± 0,00012 tagoj (17,784 ± 0,003 horoj) kaj duona grandakso de 7,2 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (9001 - 10000) | Poste: |
---|---|---|
9259 Janvanparadijs | 9260 Edwardolson | 9261 Peggythomson |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.