59-a SAT-Kongreso 1986
kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 59-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Sant Cugat del Vallès (proksime al Barcelono, Katalunio) inter la 2-a kaj 9-a de aŭgusto 1986. Ĝi estis la unua Kongreso de laborista organizaĵo post la fino de la diktaturo en Hispanio.
Rapidaj faktoj
59-a SAT-Kongreso 1986 | ||
---|---|---|
Loko | Sant Cugat del Vallès | |
Ekde | 2-a de aŭgusto 1986 | |
Ĝis | 9-a de aŭgusto 1986 | |
[[|← Antaŭa]] | [[|Sekva →]] | |
Fermi
La prezidanto de la Organiza Komitato estis Ramon Manau. Por prizorgi la celebradon de la kongreso estis kreita nova asocio Kultura Asocio Esperantista, kiu grupigis la SAT-anojn de Katalunio.
Post kaj sekve de tiu kongreso renaskiĝis la hispana esperantista laborista movado kaj estis fondita HALE, kun sia revuo "Kajeroj el la Sudo".