![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7c/Forever_27_Club_Murial.jpg/640px-Forever_27_Club_Murial.jpg&w=640&q=50)
27a klubo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 27a Klubo, 27 Klubo aŭ Klubo 27 (angle: Forever Club 27, porĉiame klubo 27) estas idiotismo por grupo de kantistoj (plejparte roko kaj bluso), famaj muzikistoj, artistoj kaj aktoroj kiuj mortis kiam ili estis 27-jaraj. La termino iĝis bonkonata esprimo en amerika junulara kulturo kaj rok-muziko, ĉar pluraj artistoj, el kiuj kelkaj estis konsideritaj la plej grandaj kaj gvidantoj de sia generacio, forpasis en la aĝo de 27.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/Graffiti_Tel_Aviv%2C_Khayim_Ben_Atar_St_-_zoom.jpg/640px-Graffiti_Tel_Aviv%2C_Khayim_Ben_Atar_St_-_zoom.jpg)
En popola kulturo, pruntita uzo de la termino rilatas al la serĉado de juneco, same kiel al sovaĝa vivo plena de memdetruo, kaj al la detrua efiko de famo sur la homoj kiuj gajnas ĝin.
Kvankam la aserto de "statistika ofteco" por la morto de muzikistoj en tiu aĝo estis plurfoje malaprobita per esplorado, ĝi restas kultura fenomeno, kiu konektas la mortojn de famuloj, iuj konataj pro siaj riskegaj vivstiloj. Nomoj ofte estas prezentitaj por inkludo, sed ĉar la klubo estas tute fiktiva, ne ekzistas oficiala membreco.