La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
- -356: Ionio: Templo de Artemiso en Efezo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, bruliĝis (incendiita de ŝuisto Herostrato)
- Romia Imperio
- 365: Potenca tertremo kun epicentro en ĉirkaŭaĵo de Kreto kaj kaŭzita de ĝi cunamo detruis orientan marbordon de Mediteraneo kaj Aleksandrion, kie kelkaj miloj da homoj mortis, ankaŭ en Nildelto, preskaŭ ĉiuj urboj sur Kreto estis difektitaj aŭ detruitaj
- 905: Reĝo Berengaro el Friulo kaj hungaraj trupoj de soldistoj venkis trupojn de Franka imperio apud Verono
- 1342: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1378: Ciompi-ribelo: nereprezentitaj de iu ajn gildo laboristoj en Florenco ribelis kaj furioze transprenis regadon de la urbo por doni al ili politikan postenon
- 1380: Reĝo de Ĉeĥio Venceslao en Parizo interkonsentis kun reĝo Karlo la 5-a pri reciproka protekto kaj helpo
- 1403: Batalo de Shrewsbury: Henriko la 4-a decide venkis ribelon estritan de Henry Percy
- 1411: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Germanio
- 1520: En la milito inter Krono de la Regno de Pollando kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj, polaj kaj ĉeĥaj trupoj konkeris kaj bruligis Mrągowo
- 1542: Apostola konstitucio: por batali kontraŭ protestantismo, papo Paŭlo la 3-a fondis kongregacion por la doktrino de la kredo, kiu kontrolas agadon de inkvizicio
- Okdekjara Milito
- 1595: Malkovro de Markizinsuloj
- 1613: Nupto de Miĥail Fedoroviĉ Romanov, la unua rusa caro el dinastio Romanovoj
- 1640: Pola reĝo Ladislao la 4-a urbigis Janów Lubelski laŭ Magdeburga juro
- 1656: Angla ŝiparo sukcese atakis hispanan havenurbon Malago
- 1677: Pollando: en Bieruń eksplodis incendio, kiu detruis la tutan urbon escepte de preĝejo al Sankta Valenteno
- 1771: En katedralo en Ajaccio sur Korsiko estis baptita Napoleono Bonaparte
- 1773: Papo Klemento la 14-a likvidis la ordenon de jezuitoj
- 1774: Pactraktato en Küçük Kaynarca (bulgara Provinco Silistra) finanta la 5-an rusan-turkan militon — rezulte de sukcesoj de militestro Aleksandr Suvorov la Rusia imperio ricevis teritoriojn norde de la marbordo de la Nigra Maro, nomataj Novorusio, kaj Krimea Ĥanlando akiris sendependecon de la Otomana Imperio
- 1780: En la 6-a rusa-turka milito la rusa-aŭstra armeo venkis en batalo de Focșani
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: Sejmo de Grodno sub tuboj de rusaj kanonoj subskribis redonon al Moskvo de vojevodioj: Minska, Kieva, Braclava (parto de Vinica provinco) kaj Podolia
- 1795: Venko de franca revolucia armeo super la monarkiana-brita en batalo de Quiberon
- 1798: En batalo de Piramidoj Napoleono Bonaparte venkis armeon de mamelukoj - tri tagojn poste alvenis al Kairo
- 1807: Napoleonaj Militoj: solena proklamo de Libera Urbo Dancigo post malvenko de Prusio dum la batalo kun Napoleona Francio
- 1831: Belga Revolucio finiĝis - Leopoldo la 1-a iĝis unua reĝo de Belgio ĉe la Reĝa Placo en Bruselo
- 1843: Unua en Belgio Zoo de Antverpeno ekfunkciis
- 1866: Venko de itala armeo super la aŭstra en la batalo de Bezzecca
- 1873: En subŝtato Iovao usona eksterleĝulo Jesse James kun sia bando unuafoje atakis trajnon, rabante 3 mil dolarojn
- 1883: Alliance Française fondiĝis - organizaĵo promocianta la francan kulturon kaj la francan lingvon
- 1904: Unua konstruetapo de Transsiberia fervojo finiĝis kaj komenciĝis granda koloniigo de Siberio
- 1912: En Katowice oni inaŭguris monumenton al Hedvigo de Silezio, la patronino de Silezio
- 1914: Malkovro de Sinopo, luno de Jupitero
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: venko de pola armeo en batalo de Krzemieniec (11-a ĝis 21-a de julio)
- 1921: Dua Pola Respubliko: 19 personoj pereis en eksplodo en Pulvo-Fabriko en Krywałd (Supra Silezio)
- 1925: Proceso Scopes: en Tenesio juĝejo verdiktis kulpecon instrui evoluismon
- 1938: Bonaero: subskribo de la traktato finanta ĉakan militon inter Bolivio kaj Paragvajo
- Dua Mondmilito
- 1945: Kampanjo de Borneo: batalo de Balikpapan finiĝis
- 1946: Pola Popola Respubliko: apud citadelo de Poznań estis pendumita germana genocidisto kaj militkrimulo Arthur Greiser, estinta estro de la Provinco Vartlando
- 1947: En la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio establiĝis Saksio-Anhalto
- 1948: Pollando: en Vroclavo malfermiĝis Ekspozicio de Regajnitaj Teritorioj kaj fondiĝis Asocio de Pola Junularo
- 1950: Pola Sejmo voĉdonis sesjaran planon, kies ĉefa celo estis – malgraŭ bezonoj de la socio – plirapidigita disvolvo de peza industrio kaj grandaj entreprenoj
- 1950: Germanio: pluraj homoj vundiĝis en Wuppertal ĉar eta elefantino Tuffi elsaltis el ŝvebotrajno de Wuppertal
- 1952: Stalinismo: dum komunista parodia proceso en Varsovio oni post unumonata torturado mortkondamnis 3 kaj enprizonigis 4 oficirojn de la pola mararmeo, kiuj dum la germana invado en Pollandon defendis Helon — decembre 1952 estis pafmortigitaj la komandoroj Stanisław Mieszkowski, Zbigniew Przybyszewski kaj Jerzy Staniewicz, kiuj en 1956 estis senkulpigitaj
- 1960: Sirima Bandaranaike de Srilanko fariĝis unua virina ĉefministro en la mondo
- 1964: La floro de umeo iĝis ŝtata floro de Tajvano
- 1969: Neil Armstrong, komandanto de la usona ekspedicio Apollo 11, kiel unua homo surpaŝis la Lunon - tuj poste faris tion Buzz Aldrin - je la 2:56 UTC
- 1969: Soveta kosmosondilo Luna 15 frakasiĝis surlune
- 1969: En Madrido Johano Karlo la 1-a estis nomumita de Francisco Franco sia posteulo kiel ŝtatestro
- 1970: Asuano: konstruado de la Asuana Baraĵo sur Nilo finiĝis
- 1972: Terorismo: rezulte de 22 bomboj metitaj en Belfasto fare de IRA, 9 personoj pereis kaj pli ol 130 vundiĝis
- 1973: Norvegio: en Lillehammer agentoj de Mosado mortigis kelneron, kiun ili erare agnoskis implikita en la masakro de Munkeno dum la Somera Olimpiko 1972
- 1981: Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado estas fondita
- 1982: Milita stato en Pollando: okaze de ŝtata festo de la 22-a de julio oni liberigis de internigo 913 personojn (ĉiuj virinoj), kaj "libertempigis" 314 politikajn malliberulojn
- 1983: Vetera rekordo en Antarkto: en la sovetia esplora stacio oni registris la plej malaltan temperaturon sur la Tero (−89,2 °C).
- 1984: Pola Sejmo voĉdonis amnestion por politikaj malliberuloj - plimulto de kondamnitoj kaj arestitoj liberiĝis (pli ol 600 personoj)
- 1990: Ĉinio kaj Sauda Arabio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1994: Tony Blair iĝis gvidanto de Brita Laborista Partio - 3 jarojn poste, post malvenko de Konservisma Partio, li por 10 jaroj estis frunte de la registaro
- 2000: En Fermilab apud Ĉikago oni ricevis unuan senperan pruvon de la ekzisto de neŭtrino tipo taŭ
- 2007: Nubskrapulo Burĝ Ĥalifa en Dubajo superaltigis Taipei 101
- 2007: Pratibha Patil kiel unua virino estis elektita de parlamento prezidentino de Barato
- 2007: Premiero de Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto, la lasta libro de J. K. Rowling el la romanserio pri Harry Potter
- 2008: Guantanamo (Kubo): en usona malliberejo komenciĝis unua proceso pri militkrimoj
- 2008: Ram Baran Jadav iĝis unua prezidento de Nepalo
- 2009: Miguel Ángel Moratinos kiel unua membro de la hispana registaro post 300 jaroj vizitis Ĝibraltaron
- 2011: Kosmoesploro: lasta misio de kosmopramo Atlantis finis la skipajn kosmoflugojn de la 30-jara programo de NASA
- 2012: Kailash Purryag iĝis prezidento de Maŭricio
- 2013: Reĝo de belgoj Alberto la 2-a abdikis favore al sia filo Filipo la 1-a
- 2013: Apud Lębork firmao kontrolata de usona konzerno komencis unuan en Pollando regulan liveradon de skistogaso
- 2016: Vetera rekordo: en Mitribah, nordokcidenta Kuvajto oni registris la plej altan sur la Tero temperaturon (+54 °C)
- 2016: Post la malsukcesa puĉo en Turkio la 15-an de julio, la krizostato estis deklarita por tri monatoj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 1414: Siksto la 4-a, papo, franciskano, kritikata pro eksterordinara nepotismo (m. 1484)
- 1476: Alfonso la 1-a, duko de Ferrara, mecenato (m. 1534)
- 1515: Filipo Neri, itala sacerdoto, kontraŭreformaciisto, sanktulo (m. 1595)
- 1710: Paul Möhring, germana kuracisto, botanikisto kaj zoologo (m. 1792)
- 1766: Thomas Charles Hope, skota kuracisto, kemiisto kaj prelegisto pruvinta ekziston de stroncio (m. 1844)
- 1813: Jakub Bursa, ĉeĥa sudbohemia popola artisto, masonisto kaj konstruisto, reprezentanto de kampula baroko (m. 1884)
- 1816: Paul Julius Reuter, germana-brita ĵurnalisto, fondinto de la novaĵagentejo Reuters (m. 1899)
- 1821: Vasile Alecsandri, rumana poeto, dramisto, politikisto, kunfondinto de Rumana Akademio (m. 1890)
- 1858: Maria Kristina de Aŭstrio, reĝino de Hispanio (m. 1929)
- 1858: Lovis Corinth, germana pentristo kaj presaĵfaristo (m. 1925)
- 1870: Emil Orlik, ĉeĥa pentristo, grafikisto, fotisto, scenaristo kaj arto-metiisto (m. 1932)
- 1871: András Szabó, hungara, rumania hungara klasikfilogo, tradukisto (m. 1957)
- 1880: Milan Rastislav Štefánik, slovaka astronomo, politikisto kaj generalo (m. 1919)
- 1881: Josef Burger, germana karbministo kaj sociaista poeto verkanta por Laborista Esperanto-Asocio, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1970)
- 1889: Sándor Turnowsky, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1958)
- 1893: Hans Fallada, germana verkisto kaj kritikisto de socia realismo (m. 1947)
- 1899: Ernest Hemingway, usona Nobelpremiita verkisto (m. 1961)
- 1900: Vláďa Zíka, ĉeĥa verkisto (m. 1971)
- 1906: István Eliezer Barzilay, rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1981)
- 1906: Olena Teliha, ukraina poetino, soci-politika aktivulino, murdita (m. 1942)
- 1911: Marshall McLuhan, kanada verkisto, filozofo kaj teoriisto pri komunikado (m. 1980)
- 1913: László Soós, hungara verkisto kaj kritikisto (m. 1994)
- 1914: László Kónya, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1993)
- 1920: Constant Nieuwenhuys, nederlanda artisto, partoprenanto de la movadoj KOBRA kaj Situaciista Internacio (m. 2005)
- 1920: Jean Daniel, franca-alĝera ĵurnalisto, direktoro de la ĵurnalo "La Nova Observanto" (m. 2020)
- 1923: Jan Kobylański, pola entreprenisto el Urugvajo, diplomato, prezidanto de pola diasporo en Latin-Ameriko, kondamnata pro patriotismo (m. 2019)
- 1926: Norman Jewison, kanada filmreĝisoro (m. 2024)
- 1934: Ilona Len, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino kaj verkistino pri dommastrumado
- 1939: Ibolya Ardeleanu-Kovács, rumania hungara pentristino
- 1943: István Tüdös, rumania hungara psikologo pri sporto
- 1944: John Atta-Mills, prezidento de Ganao (m. 2012)
- 1944: Enikő Zsigmond, rumania hungara geologino laboranta en Miercurea Ciuc
- 1947: Morice Benin, franca kantisto, kies muzikalbumo en Esperanto In-spir' estis eldonita de Vinilkosmo (m. 2021)
- 1947: Tibor Bentze, hungara skulptisto, restarigisto
- 1947: Sándor Lukács, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj poeto
- 1948: Cat Stevens, brita popolkantisto, muzikisto kaj kantverkisto
- 1949: Endre András Tornay, hungara skulptisto (m. 2008)
- 1951: Zenóbia Brugós, rumania hungara/hungara grafikistino
- 1952: Robin Williams, usona aktoro, komikulo (m. 2014)
- 1955: Béla Tarr, hungara filmreĝisoro
- 1956: Asif Ali Zardari, prezidento de Pakistano
- 1957: Stefan Löfven, ĉefministro de Svedio, prezidanto de Sveda socialdemokratia partio
- 1959: Antonín Polách, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, kuracisto
- 1964: Jens Weißflog, germana skisaltisto, dufoja mondĉampiono
- 1968: Brandi Chastain, usona futbalistino
- 1971: Charlotte Gainsbourg, franca-brita aktorino kaj kantistino
- 1975: Alfredo Rota, itala spada skermisto, olimpikisto
- 1977: Jaime Murray, angla filma kaj televida aktorino
- 1987: Anna Striganova, rusia literaturistino, Esperanto-verkistino de furorlibroj, edzino de Dima Ŝevĉenko, kungvidanta eldonejon Impeto kaj kunredaktanta revuon "Esperanto"
- 1403: Henry "Hotspur" Percy, angla nobelo, kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 4-a (n. inter 1364 kaj 1366)
- 1425: Manuelo la 2-a Palaeologa, orient-romia imperiestro (n. 1350)
- 1456: Titusz Dugovics, hungara milita heroo, soldato de János Hunyadi, partoprenanto de la batalo de Várna (n. nekonata)
- 1551: Bartholomäus Bernhardi, aŭstra luterana predikisto kaj reformisto (n. 1487)
- 1571: Martim Afonso de Sousa, portugala velisto kaj kolonia administranto (n. 1500)
- 1711: Avedik el Tokat, armena patriarko (n. 1657)
- 1719: Robert Clicquot, franca orgenkonstruisto (n. ĉirkaŭ 1645)
- 1738: Márton Borosnyai Nagy, hungara kuracisto (n. nekonata)
- 1796: Robert Burns, skota poeto (n. 1759)
- 1848: Károly Kőszeghi-Mártony, hungara oficiro, inĝeniero, inventisto de praa gasmasko, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1783)
- 1881: Ferdinand Keller, svisa prahistoriisto, teologo kaj arkeologo, malkovrinto de centoj da palafitaj setlejoj esplorante arkeologian trovejon La Tène el kelta ferepoko (n. 1800)
- 1886: Carl Theodor von Piloty, germana pentristo] (n. 1826)
- 1886: Maximilian Duncker, germana politikisto kaj historiisto (n. 1811)
- 1902: Hugo Mairich, germana inĝeniero akvoteknika (n. 1863)
- 1905: Stefan Aleksander Okrzeja, pola revoluciulo el PPS (n. 1886)
- 1907: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo influita de la Skolo de Barbizon (n. 1838)
- 1922: Jenő Vadas, hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro (n. 1857)
- 1936: Andreas Hinterstoisser, germana alpisto pereinta sub lavango (n. 1914)
- 1940: Henrik Marczali, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1856)
- 1940: Hans Wagner, germana oficiro kaj filatelisto (n. 1852)
- 1941: Bohdan Lepkij, ukraina verkisto, poeto, literatursciencisto, pola senatano (n. 1872)
- 1942: Hans Herrmann, germana pejzaĝpentristo de realismo kaj impresionismo (n. 1858)
- 1944: Henning von Tresckow, germana generalmajoro respondeca pri deportado de slavaj infanoj al Nazia Germanio por ilia germanigo, sinmortiginto post sensukcesa komploto kontraŭ Adolf Hitler (n. 1901)
- 1944: Claus von Stauffenberg, germana oficiro, iniciatinto de la nesukcesa atenco de la 20-a de julio 1944 kontraŭ Führer, ekzekutita (n. 1907)
- 1946: Arthur Greiser, germana militkrimulo, gvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Provinco Vartlando, pendumita dum la lasta publika ekzekuto en Pollando (n. 1897)
- 1955: Anton Staus, germana astronomo kaj inĝeniero malkovrinta asteroidon Roberta (n. 1872)
- 1962: Walter Kolarz, pola historiisto kaj sovetologo, spertulo pri komunismo loĝinta en Britio (n. 1912)
- 1964: Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, brazila inĝeniero kaj mediumo, dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio, ĝenerala sekretario de Brazila Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto (n. 1895)
- 1966: Elek Hints, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto (n. 1893)
- 1970: Miĥail Miĥailoviĉ Gerasimov, sovetia arkeologo, antropologo kaj skulptisto, kiu disvolvis jurmedicinan skulptadon (n. 1907)
- 1971: Yrjö Väisälä, finna astronomo kaj geodeziisto, malkovrinto de 128 asteroidoj kaj 2 kometoj, esperantisto el familio Väisälä, fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, nomiginta eltrovitajn asteroidojn Esperanto kaj Zamenhof (n. 1891)
- 1972: Jigme Dorji Wangchuck, reĝo de Butano (n. 1929)
- 1979: Ludwig Renn, germana verkisto, kuniniciatinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (n. 1889)
- 1980: Aleksandr Logvin, ukraina laboristo, debutinta en "Heroldo de Esperanto" sub la plumnomo Aleksandro Liljer, kies verkoj aperis en Beletraj Kajeroj, "Paco" kaj "Der Esperantist" (n. 1903)
- 1986: Zhang Yuzhe, ĉina astronomo, esploristo de variantaj steloj, direktoro de la Observatorio de Purpura Monto (n. 1902)
- 1990: Sergej Paraĝanov, soveta filmreĝisoro, multflanka artisto, persekutita kiel disidento (n. 1924)
- 1994: Clara de Hess, argentina esperantistino, kunfondintino de Argentina Esperanto-Ligo, delegitino de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, fakdelegito de UEA pri vegetarismo, gvidantino kun sia edzo Jorge Hess de E-kursoj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko (n. 1910)
- 1998: Alan Shepard, unua usona kosmonaŭto en la kosmo (n. 1923)
- 2005: Gyula Hernádi, hungara verkisto kaj scenaristo (n. 1926)
- 2008: El Kazovszkij, hungara pentristo, grafikisto kaj dekoraciisto, transseksulo (n. 1948)
- 2010: Luis Corvalán, ĉilia politikisto, ĉefsekretario de la Komunista Partio de Ĉilio (n. 1916)
- 2010: Gyula László, rumania hungara, sudafrika vinkultivisto (n. 1926)
- 2020: Annie Ross, angla ĵazkantistino kaj aktorino (n. 1930)
- 2023: Tony Bennett, usona kantisto (n. 1926)
La 21-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):