2-a milito en la Persa Golfo
milito (1990–1991) inter Irako kaj por-Kuvajta Koalicio (Usono, Britio, Francio, Sauda Arabio, Kuvajto, ktp.) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Persa Golfa Milito aŭ pli precize la 2-a milito en la Persa Golfo okazis en 1990 kaj 1991 inter koalicio gvidata de Usono kontraŭ Irako. Oficiala kaŭzo por ĝi estis la aneksado de Kuvajto fare de Irako. Ĝia rezulto estis venko de la koalicio, kiu tamen rezignis pri plena okupado de Irako.
2-a Persa Golfo Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Milito de la Persa Golfo | |||||||
Brula naftokampo | |||||||
milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Koalicio | Irako Respubliko de Kuvajto | ||||||
Komandantoj | |||||||
Jaber Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah George H. W. Bush |
Sadam Husein Ali Hassan al-Majid | ||||||
Forto | |||||||
956 600 | 545 000 (100 000 en Kuvajto) | ||||||
La t.n. Persa Golfa Milito estis parto de aro de militoj okazintaj en la regiono de la Persa Golfo, post la Irana revolucio. Kelkfoje la tuta grupo de alfrontiĝoj estas kune nomataj Milito de la Persa Golfo, kaj oni faras distingon inter:
- La 1-a milito en la Persa Golfo, okazinta de 1980 al 1988 inter Irako kaj Irano.
- La 2-a milito en la Persa Golfo, aŭ antonomazie Persa Golfa Milito.
- La 3-a milito en la Persa Golfo aŭ Iraka Milito inter Usono kaj Irako post 2003.
La 2-a Persa Golfo Milito estis senprecedenca koncerne la implikon de la publiko pere de la amaskomunikiloj.