16-ĉela kahelaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la 16-ĉela kahelaro aŭ alternita 4-hiperkuba kahelaro estas regula kahelaro de la eŭklida 4-spaco.
Rapidaj faktoj
16-ĉela kahelaro | |
Pliaj nomoj | Alternita 4-hiperkuba kahelaro 4-duonverticohiperkuba kahelaro |
Perspektiva projekcio de la unua tavolo de najbaraj 16-ĉelaj facetoj. | |
Speco | Regula 4-kahelaro Alternita hiperkuba kahelaro |
Vertica figuro | 24-ĉelo |
Latera figuro | Kubo |
Simbolo de Schläfli | {3,3,4,3} h{4,3,3,4} {31,1,3,4} {31,1,1,1} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Edroj | Trianguloj {3} |
Ĉeloj | Kvaredroj {3,3} |
4-hiperĉeloj | 16-ĉeloj {3,3,4} |
Geometria simetria grupo | [3,4,3,3] [4,3,31,1] [31,1,1,1] |
Propraĵoj | Vertico-transitiva, latero-transitiva, edro-transitiva, ĉelo-transitiva |
Duala | 24-ĉela 4-kahelaro {3,4,3,3} |
Fermi
La 16-ĉela kahelaro estas la unu el tri regulaj kahelaroj de la eŭklida 4-spaco. La aliaj du estas la 24-ĉela kahelaro kaj la 4-hiperkuba kahelaro.
Ĝi estas konstruita el 16-ĉelaj facetoj, tri ĉirkaŭ ĉiu latero. Ĝi vertica figuro estas 24-ĉelo.
La tri-dimensia analogo de la kahelaro estas la alternita kuba kahelaro, kiu tamen ne estas regula. Ankaŭ ĉiuj la sekvaj eroj de familio de alternitaj hiperkubaj kahelaroj ne estas regulaj
La kahelaro estas nomata ankaŭ kiel F4 krado.