asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
1421 Esperanto estas mezgranda, ne tre hela sunsistema asteroido.
Ĉi tiu artikolo temas pri asteroido. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
1421 Esperanto | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Zamenhof/Esperanto-objekto • asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 1421 Esperanto |
Aliaj nomoj | 1936 FQ; 1931 HC; 1958 GD; A906 UD; A917 XD; A920 GD |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Esperanto vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Yrjö Väisälä |
Dato de malkovro | 18-a de marto 1936 |
Loko de malkovro | Turku, Finnlando |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
461,993 Gm (3,0882338 AU) 424,152 Gm (2,8352809 AU) 499,834 Gm (3,3411867 AU) |
Discentreco | 0,0819086 |
Meza anomaliangulo | 251,65404° |
Klinangulo | 9,80882° |
Periodo | 1982,27396 tagoj (5,4272 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,94 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
42,64503° |
Argum. de periapsido | 164,91929° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 42,31 ± 3,1 km |
Rotacia periodo | 0,9159 tagoj (21,982) horoj |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0714 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | ? |
Absoluta magnitudo | 10,30 |
Ĝi estis malkovrita de Yrjö Väisälä la 18-an de marto 1936 en Turku, Finnlando.
La trovinto donis al ĝi nomon omaĝe al la internacia lingvo proponita de L. L. Zamenhof (pseŭdonime D-ro Esperanto). 1421 estas la orda numero de la asteroido, kaj la kompletan nomon oni povas skribi aŭ 1421 Esperanto aŭ (1421) Esperanto; ofte oni tute forlasas la numeron.
La asteroido havas formon neregulan, ĝia diametro estas proksimume 42 kilometroj. Ĝia grando estas komparebla ekz. kun Fobo, luno de Marso, kiu verŝajne estas kaptita asteroido. Por komparo, la plej granda asteroido Cereso, kiu en 2006 estis reklasita nanplanedo, havas diametron de preskaŭ 1000 km.
La granda duonakso de la orbito de Esperanto (duono de ties plej longa diametro) estas 3,088 AU kaj la discentreco 0,082. Tio signifas, ke ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kaj Jupitero, en la ĉefa asteroida zono.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1420 Radcliffe | 1421 Esperanto | 1422 Strömgrenia |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.