La 10-a de majo estas la 130-a tago de la jaro (la 131-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 235 tagoj restas.
Je la 10-a de majo okazis, interalie:
- -28: Unua observado de sunmakuloj fare de ĉinaj astronomoj en la dinastio Han
- 70: Unua Juda-Romia Milito: Romia Imperio komencis sieĝon de Jerusalemo
- 1222: Přemysl Otakar la 1-a etendis konkordaton al ĉiuj ĉeĥaj ekleziaj oficoj
- 1479: Papo Siksto la 4-a en buleo Ea quae rekomendis ĉiutagan preĝon de rozario
- 1503: Kristoforo Kolumbo malkovris Kajmanan Insularon
- 1508: Mikelanĝelo komencis pentri freskojn en la Siksta Kapelo
- 1534: Franca esploristo Jacques Cartier malkovris Novlandon
- 1612: Ŝaho Jahano, posta imperiestro de la islama mogola dinastio en Barato, nuptis sian trian edzinon, post kies morto li ordonis konstrui maŭzoleon Taĝ-Mahalo en Agra
- 1638: Venonta pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro estis arestita en Francio kun riproĉo de spionado favore al Hispanio
- 1655: Britoj komencis invadon al hispana Jamajko okupaciante ĝin la venontan tagon
- 1774: Ludoviko la 16-a iĝis reĝo de Francio
- 1775: Pensilvanio: en Filadelfio okazis la Dua Kontinenta Kongreso
- 1796: La 1-a kontraŭfranca koalicio: venko de franca armeo kontraŭ la aŭstra en batalo de Lodi
- 1801: Berberaj piratoj de Tripolo deklaris militon al Usono
- 1804: Britio: la dua kabineto de William Pitt ekfunkciis
- 1811: En Anglio estis enkondukita fidata mono
- 1820: En Kongresa Pollando oni suspendis liberecon de kunvenoj kaj malpermesis agadon de framasonismo
- 1824: Britio: inaŭguro de Nacia Galerio en Londono
- 1831: Insurekcio Novembra ribelo: senrezulta batalo de Lubartów; komenco de la batalo de Palanga kontraŭ la Rusia Imperio
- 1837: Novjorkaj bankoj bankrotis kaj senlaboreco iĝis plej alta - la epizodo estis nomata paniko de 1837
- 1844: Ĉefurbo de Kanado translokiĝis de Kingston al Montrealo
- 1857: Brita Hindio: ribelo de Sipajoj kontraŭ Brita Orienthinda Kompanio komenciĝis
- 1857: Senhoma Insulo Lisianski estis ligita al Reĝlando Havajo
- 1861: Unua fervojlinio en Litovio Kaŭno-Virbalis ekfunkciis
- 1866: Karolo la 1-a ĵuris en parlamento kiel reganto de Rumanio
- 1868: Politika kunveno sur la monto Říp, kie kolektiĝis ĉirkaŭ 20 000 homoj, kiuj postulis justecon por ĉeĥoj en Aŭstrio
- 1871: Francia-Prusia Milito: subskribo de pactraktato en Frankfurto ĉe Majno - Dua Franca Imperio perdis Alzacon kaj Lorenon
- 1883: En Kanado okazis unua operacio foriganta apendicon
- 1893: En Krakovo fondiĝis unua pola klubo pri ŝako
- 1916: Vojaĝo de James Caird: Ernest Shackleton kun kvin kunuloj alvenis al la Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj post navigo de 1 500 km en savboato
- Unua mondmilito
- 1919: Dua Pola Respubliko: al Bjalistoko aliĝis 13 ĉirkaŭaj vilaĝoj
- 1920: komenciĝis ĝenerala striko de la pola malplimulto en supra Silezio, inter la unua (en aŭgusto 1919) kaj la dua Silezia Ribelo (en aŭgusto 1920)
- 1921: En la Germana Regno kreiĝis unua registaro de Joseph Wirth
- 1922: Pollando: en Gdynia, parto de Pollando nur ekde 1920, fondiĝis mararmea ŝipfarejo
- 1922: Usono aneksis Kingmanrifon
- 1924: J. Edgar Hoover iĝis direktoro de la Federacia Oficejo de Enketado (FBI)
- 1926: Pollando: tria registaro de Wincenty Witos kreiĝis - ekde la komenco akre kritikata de la adeptoj de Józef Piłsudski
- 1930: Formiĝis Ĉukotka aŭtonoma distrikto en la pleja nordoriento de Sovetunio.
- 1932: La kanto Wilhelmus oficialiĝis kiel nacia himno de Nederlando
- 1933: Antaŭ Berlina operejo la nazia partio bruligis librojn de judaj kaj maldekstraj aŭtoroj - la bruligado de ne-naziaj libroj okazis en 22 universitataj urboj de la Tria Regno; Aŭstrofaŝisma registaro de Engelbert Dollfuss nuligis federacian, landan kaj komunuman balotojn en Aŭstrio
- Dua mondmilito
- 1948: Dum unua araba-israela milito israelaj taĉmentoj konkeris Safed
- 1949: Bonn iĝis ĉefurbo de Federacia Respubliko Germanio
- 1950: Aŭtomobila fabrikanto SEAT estis fondita en Barcelono de la hispana ŝtata firmao Instituto nacia de la industrio, bankoj kaj la itala Fiat-grupo
- Stalinismo
- 1964: Pollando: ene de koncentrejo Treblinka, kie kadre de Operaco Reinhardt murdiĝis preskaŭ 900 mil judoj, ekstaris monumento
- 1965: Malfermo de la Muzeo de Israelo en Jerusalemo
- 1967: Nederlanda futbalklubo Alkmaar Zaanstreek fondiĝis
- 1973: Politika-milita movado Fronto Polisario fondiĝis por liberigi Okcidentan Saharon
- 1977: Pollando: Komitato por Defendo de Laboristoj publike anoncis fondon de la Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR - dum pli ol kvar jaroj oni dokumentis kelkcent kazojn de rompado de homrajtoj fare de polaj aŭtoritatoj
- 1978: Pollando: apud Opole Lubelskie, en Emilcin laŭdire surteriĝis Nifo - oktobre 2005 en la vilaĝo ekstaris monumento
- 1979: Formiĝis ŝtato Federacio de Mikronezio
- 1981: Pollando: unua malkaŝa vendado de samizdatoj en Pollando, organizita en Varsovia Politekniko i.a. de Sendependa Asocio de Studentoj
- 1981: Kvina Respubliko de Francio: en prezidenta balotado venkis la unuan fojon socialisto François Mitterrand
- 1988: Michel Rocard iĝis ĉefministro de Francio
- 1988: Pollando: dum silenta manifestacio en Gdańsk finiĝis plursemajna ondo de strikoj de ŝipfaristoj por reveno de eksterleĝigita Solidareco, apogite de la pola katolika episkoparo - laŭ ordono de generalo Jaruzelski milico nokte la 5-an de majo milico atakis la strikantojn
- 1990: Revolucioj de 1989
- 1993: En Kirgizio aperis nova valuto - kirgiza somo
- 1994: Nelson Mandela fariĝis unua nigrahaŭta prezidento de la Respubliko Sud-Afriko
- 1994: Silvio Berlusconi formis sian unuan registaron
- 1995: En Taĝikio estis enkondukita taĝika rublo - oktobre 2000 anstataŭigita per taĝika somonio
- 1997: Ĥorasano: Tertremo de Qaen mortigis 1567 homojn
- 1997: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis apostolan pilgrimadon al Libano
- 2004: Gloria Macapagal-Arroyo denove gajnis prezidentan balotadon en Filipinoj
- 2005: Berlino: malfermo de Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo
- 2005: Video kun la rolulo Leeroy Jenkins de interreta rola videoludo Mondo de Militarto estis publikigita en Interreto disvolviĝante en interreta fenomeno
- 2006: En Palestino gvidantoj de la du ĉefaj arabaj movadoj "Hamas" kaj "Fath" interkonsentis pri ĉeso de interbataloj kaj pri kunlaboro en politikaj kadroj
- 2006: Francio: unua tago de la rememoro pri abolo de la sklaveco
- 2006: Giorgio Napolitano iĝis prezidento de Italio
- 2010: Benigno Aquino la 3-a gajnis prezidentan balotadon en Filipinoj
- 2012: En enlanda milito en Sirio rezulte de eksplodo de du bomboj en Damasko 55 personoj pereis kaj 372 vudiĝis
- 2013: Estinta prezidento de Gvatemalo Efraín Ríos Montt estis agnoskita kulpa pri krimoj kontraŭ la homeco kune kun genocido kaj kondamnita al 80-jara mallibero
- 2013: Novjorko: spajro, la lasta elemento de One World Trade Center, levigis la konstruaĵon ĝis la plej alta en Okcidenta duonglobo - 1776 futoj (541 m)
- 2015: Prezidentaj balotoj en Pollando: la duan etapon eniris Andrzej Duda kaj reelektiĝanta Bronisław Komorowski
- 2016: 3 personoj pereis kaj 45 vundiĝis en eksplodo de bombaŭto en la urbo Dijarbakiro en sud-orienta Turkio
- 2018: Gvidanto de Fidesz, Viktor Orbán refoje ĵuriĝis kiel ĉefministro de Hungario
- 2022: Katalin Novák, kiel unua virino, iĝis prezidento de Hungario
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en Izjum sub marte pripafita 5-etaĝa domo oni malkovris 44 korpojn de ties loĝantoj; prezidento de Usono subskribis novan Lend-Lease ebligantan rapidan armean kaj financan helpon de 33 mld da usonaj dolaroj al Ukrainio; Japanio sankciigis 70 firmaojn kaj 130 rusiajn politikistojn, interalie ĉefministron de Rusio kaj gvidantojn de separistaj respublikoj sur la teritorio de Ukrainio;
- 213: Klaŭdio la Gota, imperiestro de Romio (m. 270)
- 850: Seiwa, imperiestro de Japanio (m. 881)
- 1746: Gaspard Monge, franca matematikisto, fizikisto, kemiisto kaj politikisto de la Francaj revolucioj (m. 1818)
- 1748: Louis Jean Pierre Vieillot, franca ornitologo laboranta en Karibio kaj Nordameriko, esploranta plumaron (m. 1831)
- 1760: Johann Peter Hebel, germana poeto, verkanta en alemana lingvo (m. 1826)
- 1760: Claude Joseph Rouget de Lisle, franca kapitano kaj poeto, aŭtoro de Marseljezo (m. 1836)
- 1788: Augustin Fresnel, franca inĝeniero kaj fizikisto, malkovrinto kaj klariginto de polarizado (m. 1827)
- 1814: Luigi Bisi, itala pentristo okupiĝanta pri perspektivo (m. 1886)
- 1816: Friedrich Gerstäcker, germana verkisto priskribinta siajn aventuraĵojn tra Usono, Suda Ameriko kaj Aŭstralio, esperantigata de Teodor Jung (m. 1872)
- 1821: Baldassarre Boncompagni, itala nobelo, historiisto de matematiko (m. 1894)
- 1838: John Wilkes Booth, usona aktoro, murdisto de Abraham Lincoln (m. 1865)
- 1840: Haĝi Dimitro, bulgara revoluciulo, memorigita de Ĥristo Botev (m. 1868)
- 1843: Benito Pérez Galdós, hispana verkisto, realisma romanisto (m. 1920)
- 1849: Sigmund Pick, ĉeĥa komercisto
- 1855: Juktesvar Giri, barata jogano kaj Veda astrologo, kies guruo estis Lahiri Mahasaja (m. 1936)
- 1872: Marcel Mauss, franca socisciencisto kaj antropologo (m. 1950)
- 1874: Moseo Schorr, pola orientalisto, rabeno, senatano, spertulo pri babilona leĝaro, reprezaliita (m. 1941)
- 1876: Ivan Cankar, slovena verkisto, ĉefreprezentanto de la slovena literaturo, de kiu teatraĵo estis prezentita en Internacia Arta Teatro dum la UK 1968 (m. 1918)
- 1878: Gustav Stresemann, germana kanceliero Nobelpremiita pri paco (m. 1929)
- 1879: Simon Petljura, prezidento de Ukraina Popola Respubliko, murdita (m. 1926)
- 1883: Janka Maŭr, belorusa soveta verkisto, tradukisto kaj esperantisto (m. 1971)
- 1886: Olaf Stapledon, brita filozofo kaj sciencfikcia verkisto (m. 1950)
- 1886: Karl Barth, svisa teologo, kalvinano kontraŭa al antaŭdestinismo (m. 1968)
- 1890: Alfred Jodl, generalo de Wehrmacht, konsilanto de Adolf Hitler, militkrimulo (m. 1946)
- 1897: Einar Gerhardsen, ĉefministro de Norvegio kontribuinta postmilite al la sociala ŝtato (m. 1987)
- 1899: Fred Astaire, usona kantisto, dancisto kaj aktoro (m. 1987)
- 1900: Cecilia Payne-Gaposchkin, angla-usona astronomino (m. 1979)
- 1902: David O. Selznick, usona kin-produktoro, scenaristo kaj filmostudia estro (n. 1965)
- 1910: Bronisława Wajs - Papuŝa, cigana poetino el Pollando, popularigita de Jerzy Ficowski (m. 1987)
- 1919: Tibor Sárai, hungara komponisto, instruisto kaj profesoro (m. 1995)
- 1920: Béla Ferencz P. Ervin, rumania hungara franciskano
- 1923: Hejdar Alijev, azerbajĝana politikisto (m. 2003)
- 1927: Ladislav Hejdánek, ĉeĥa filozofo, aktivulo de la Kristana Asocio de Junaj Viroj, kritika disĉiplo de Jan Patočka, unu el parolantoj de Ĉarto 77, disidento (m. 2020)
- 1928: Arnold Rüütel, prezidento de Estonio, iniciatinto de Balta Asembleo
- 1929: Sándor Kányádi, rumania hungara poeto kaj tradukisto
- 1929: Antal Pohl, rumania hungara kuracisto, poeto
- 1930: Ferenc László, rumania hungara sportĵurnalisto (m. 2009)
- 1931: Miroslav Florian, ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1996)
- 1931: Ettore Scola, itala scenaristo kaj reĝisoro (m. 2016)
- 1936: Josef Überall, germana objekta artisto (m. 2008)
- 1938: Marina Vlady, franca aktorino, edzino de la sovetia bardo Vladimir Visockij
- 1944: Marie-France Pisier, franca reĝisorino, scenaristino kaj aktorino, rolinta en Ŝtelitaj kisoj (m. 2011)
- 1947: Ibby Bentze, hungara pentristino, restarigistino, edzino de Tibor Bentze
- 1947: István Káli, rumania hungara verkisto, redaktoro, libroeldonisto
- 1947: Anna Sobolewska, pola eseistino, kritikistino kaj historiisto de literaturo, okupiĝanta pri spiritecaj travivaĵoj kaj la Down-sindromo
- 1949: Mihály Kornis, hungara verkisto, prezentita en Beletra Almanako
- 1950: György Csaba Borgó, hungara pentristo, grafikisto
- 1952: Sándor Kovács, rumania hungara instruisto, redaktoro
- 1954: László Létay, rumania hungara arkitekto, filo de Lajos Létay
- 1955: Mark David Chapman, usona murdisto de John Lennon
- 1956: Vladislav Listjev, rusia televida ĵurnalisto, murdita (m. 1995)
- 1957: Sid Vicious, angla punka muzikisto, membro de Sex Pistols (m. 1979)
- 1960: Bono Vox, irlanda kantisto de muzikgrupo U2, aganta favore al la Tria mondo, TED-premiito
- 1963: Andrej Grigorjevskij, rusia esperantisto, organizanto de la unua festivalo Esperanto - Lingvo Arta kaj de Lingva Festivalo, iniciatinto de refondiĝo de SEJM, estrarano de TEJO kaj UEA, trifoja prezidanto de la Rusia Esperantista Unio
- 1968: Attila Benő, rumania hungara lingvisto, verkisto
- 1972: Dénes Molnár D., rumania hungara grafikisto
- 1979: Lee Hyori, sudkorea popkantistino
- 1980: Lóránd Ármos, hungara juristo, poeto
- 1982: Zsuzsanna Bíró, rumania hungara pentristino
- 1988: Attila Balogh, rumania hungara reĝisoro
- 884: Ahmad ibn Tulun, emiro de islama Egiptio kaj Sirio, fondinto de la dinastio Tulunidoj (n. 835)
- 1034: Mjeŝko la 2-a, reĝo de Pollando el dinastio Piastoj, filo de Boleslao la 1-a (n. 990)
- 1482: Paolo dal Pozzo Toscanelli, itala matematikisto, astronomo kaj kosmologo (n. 1397)
- 1521: Sebastian Brant, germana verkisto kaj humanisto latinlingva; enestanta en Germana Antologio (n. 1457)
- 1566: Leonhart Fuchs, germana medicinisto kaj botanikisto priskribinta pli ol 500 plantojn (n. 1501)
- 1569: Juan de Ávila, hispana apostolo de Andaluzio, doktoro de eklezio, mistikulo, katolika sanktulo (n. 1500)
- 1692: George Etherege, angla dramisto, poeto, diplomato (n. ĉirkaŭ 1635)
- 1696: Jean de la Bruyère, franca juristo, verkisto, eseisto kaj moralisto, membro de la Franca Akademio (n. 1645)
- 1707: Johano Ernesto la 3-a, germana duko de Saksio-Vajmaro (n. 1664)
- 1710: Georg Dietrich Leyding, germana komponisto, ano de la Nordgermana Orgenskolo (n. 1664)
- 1723: Meinrad Guggenbichler, svisa skulptisto (n. 1649)
- 1760: Christoph Graupner, germana komponisto de malfrua baroko, lernanto de Johann Kuhnau (n. 1683)
- 1761: Michael Richey, germana poeto, filologo, naturscienculo (n. 1678)
- 1764: Christian Friedrich Henrici, germana poeto kaj libretisto de pluraj kantatoj de Johann Sebastian Bach (n. 1700)
- 1774: Ludoviko la 15-a, reĝo de Francio (n. 1710)
- 1813: Johann Karl Wilhelm Illiger, germana entomologo kaj zoologo (n. 1775)
- 1822: Paolo Ruffini, itala kuracisto kaj matematikisto esplorinta polinomojn (n. 1765)
- 1829: Thomas Young, angla fizikisto, kuracisto kaj egiptologo (n. 1773)
- 1840: Carl Friedrich Christian Steiner, germana arĥitekto (n. 1774)
- 1849: Katsushika Hokusai, japana pentristo kaj kreinto de koloraj lignogravuraĵoj en stilo de ukijo-e (n. 1760)
- 1861: Ernst von Lasaulx, germana filologo kaj politikisto, spertulo pri Majstro Eckhart (n. 1805)
- 1863: Stonewall Jackson, usona generalo en la konfederacia armeo (n. 1824)
- 1884: Charles-Adolphe Wurtz, franca kemiisto, pedagogo, rektoro, esploranta hidrogenon, hidrokarbonidojn, glukozon (n. 1817)
- 1887: Marian Langiewicz, pola generalo, diktatoro de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, elmigrinta al la Otomana imperio (n. 1827)
- 1889: Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, rusa nobelo, verkisto, satiristo kaj publicisto (n. 1826)
- 1904: Henry Morton Stanley, usona ĵurnalisto, esploristo de Afriko (n. 1841)
- 1909: Futabatei Shimei, japana verkisto kaj esperantisto, lernanto de Fjodor Postnikov (n. 1864)
- 1909: János Böckh, hungara geologo kaj inĝeniero (n. 1840)
- 1910: Stanislao Cannizzaro, itala kemiisto, profesoro, senatano, malkovrina benzilan alkoholon kaj difininta atomomason (n. 1826)
- 1928: Ivan Merz, kroata filozofo (n. 1896)
- 1933: Selma Kurz, aŭstra operkantistino (soprano) (n. 1874)
- 1938: István Kecskeméthy, hungara orientalisto, lingvisto, tradukisto kaj redaktoro (n. 1864)
- 1945: Konrad Henlein, ĉeĥa-germana nazia politikisto en Imperia regiono Sudetio (n. 1898)
- 1954: Viktor Papp, hungara primuzika verkisto, membro de la Societo Kisfaludy (n. 1881)
- 1964: Miĥail Larionov, rusa, soveta avangarda pentristo kaj scenaristo (n. 1881)
- 1974: Jenő Gergely, rumania hungara matematikisto, lernolibroverkisto (n. 1896)
- 1977: Joan Crawford, usona kina kaj televida aktorino (n. 1904)
- 1979: István Bibó, hungara jurfilozofo, pripolitika-prihistoria verkisto (n. 1911)
- 1979: Louis Paul Boon, belga verkisto kaj pentristo, rete legebla en esperanto (n. 1920)
- 1983: István Metz, rumania hungara medicinhistoriisto, verkisto (n. 1894)
- 1987: Ágnes Kakassy, hungara aktorino, edzino de Lajos Szabó (n. 1941)
- 1989: Dominik Tatarka, slovaka filozofo, prozisto, eseisto kaj tradukisto, reprezentanto de kontraŭkomunisma rezisto en Slovakio, unua gajninto de la premio Jaroslav Seifert (n. 1913)
- 1989: Pál Marosi, hungara geologo, filo de Károly Molter (n. 1925)
- 1994: John Wayne Gacy, usona seria murdisto kaj seksatenculo, ekzekutita (n. 1942)
- 2006: Aleksandr Zinovjev, soveta sociologo kaj filozofo, disidento, ekziligita, aŭtoro de la termino homo sovieticus (n. 1920)
- 2012: Lajos Sylvester, hungara teatrestro, ĵurnalisto, verkisto (n. 1934)
- 2020: Thorkild Grosbøll, dana pastro de luterana eklezio (n. 1948)
- 2022: Leonid Kravĉuk, prezidento de Ukrainio (n. 1934)
La 10-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):