ʻAbdu'l-Bahá
religiestro de Bahaismo kaj filo de Bahao / From Wikipedia, the free encyclopedia
ʻAbdu'l-Bahá (arabe عبد البهاء, "Servanto de Bahá'") estis la plej aĝa filo de Baháʼu'lláh kaj naskiĝis oficiale kiel ʻAbbás Effendi (perse: عباس افندی). Lia patrino Ásiyih Khánum (1820-1886), poste kaj pli vaste konata per sia titolo Navváb, naskis lin en Teherano je la 23-a de majo 1844 (5-a de Jamádíyu’l-Avval 1260 p.H.), dum la sama nokto en kiu la Báb deklaris sian mision.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
ʻAbdu'l-Bahá | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عَبدُالبَهاء عَبْدُ الْبَهَاء | |||||
Naskonomo | عَبّاس اَفَندی | ||||
Naskiĝo | 23-an de majo 1844 (1844-05-23) en Teherano | ||||
Morto | 28-an de novembro 1921 (1921-11-28) (77-jaraĝa) en Ĥajfo | ||||
Tombo | Ĥajfo vd | ||||
Religio | Bahaa Kredo vd | ||||
Ŝtataneco | Kaĝara Persio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Baháʼu'lláh vd | ||||
Patrino | Ásiyih Khánum vd | ||||
Gefratoj | Bahiyyih Khanum, Mírzá Mihdí, Mírzá Muhammad `Alí (en) , Díyá'u'lláh (en) kaj Mirza Badi'u'llah Effendí (en) vd | ||||
Edz(in)o | Munírih (en) (1873–1921) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | religiestro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Parizaj paroladoj de Abdul Baha Respondoj de `Abdu’l-Bahá Preĝoj Bahaaj | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Lia patro nomumis lin en Sia testamento kiel la solan aŭtoritatan interpretiston de Siaj skribaĵoj, kaj li estis konata inter bahaanoj kiel la "Centro de la Interligo", la "Interpretanto de la Sanktaj Skriboj", la "Mistero de Dio", aŭ simple kiel la "Majstro" ĉar lin Baháʼu'lláh Mem nomis tiel. Bahaanoj rigardas lin kiel la perfektan ekzemplulon de vera bahaano.