![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e8/Daisho_katana_and_wakizashi_1.jpg/640px-Daisho_katana_and_wakizashi_1.jpg&w=640&q=50)
Ŭakizaŝi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŭakizaŝi aŭ Wakizashi (en japana: 脇差, "flankentrudita [glavo]"[1]) estis tipo de tradicia japana glavo (nihonto) uzita de la klaso de samurajoj de la feŭdisma Japanio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e8/Daisho_katana_and_wakizashi_1.jpg/640px-Daisho_katana_and_wakizashi_1.jpg)
La wakizashi havas klingon inter 30 kaj 60 cm,[1] kaj wakizashi pli proksima al la longo de la katana estas nomata ō-wakizashi kaj la wakizashi pli proksima al la longo de tantō estas nomata kō-wakizashi.[1] La wakizashi portata kun la katana estis la oficiala signo ke la portanto estis samurajo aŭ glavisto. Portataj kunaj la paro de glavoj estis nomataj daishō, kio tradukeblas laŭvorte al "granda-malgranda".[2] La katana estis la granda aŭ longa glavo dum la ŭakizaŝi estis la "malgranda" aŭ akompana glavo.[3][4] Wakizashi ne estis necese ĝuste pli malgranda versio de katana; ili povis esti forĝita diference kaj havi diferencan krucsekcon.[5]