Štrbské Pleso
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Štrbské Pleso situas en Altaj Tatroj en Slovakio kaj enhavas komercajn kaj loĝajn konstrŭaĵojn ĉirkaŭ glaĉera lago Štrbské pleso (nomo de la lago enhavas minusklan "p") kaj relative malgranda artefarita lago Nové Štrbské pleso farita en 1900. Ĝi situas je proksimume 1346 metroj super la marnivelo. Ĝi havas proksimume 200 loĝantojn.
Štrbské Pleso | |
hungare: Csorba-tó, germane: Tschirmer See, esperante: Ŝtrba Lago | |
domaro | |
Montara domaro Štrbské Pleso | |
|
|
Oficiala nomo: Štrbské Pleso | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Poprad |
Municipo | Štrba |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Altaj Tatroj |
Situas en | Tatra nacia parko |
Situo | Štrbské Pleso |
- alteco | 1 350 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 07′ 02″ N 20° 04′ 03″ O (mapo) |
Montarlago | Štrbské pleso |
Fondo | 1872 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 38 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | PP |
NUTS | 523933 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Situo rilate al Tatroj
| |
Vikimedia Komunejo: Štrbské Pleso | |
Retpaĝo: www.strba.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Štrbské Pleso komencis sian historion en 1872 kiam Jozef Szentiványi ("el S-ta Johano," 1817-1906, noblulo el najbara vilaĝo Liptovský Ján, originale: Sv. Ján, "S-ta Johano") konstruis ĉasan loĝejon apud la lago Štrbské pleso.
Štrbské Pleso estas parto de komunumo de vilaĝo Štrba. Ĝi estis parto de komunumo Vysoké Tatry ekde 1947 ĝis 2007. Ĝi estis redonita al Štrba ja la 1-a januaro de 2008 laŭ decido de la supra tribunalo de la 14-a de aŭgusto de 2007.
Štrbské Pleso estas ligita per mallarĝtraka fervojo kun Poprad kaj per denta fervojo kun Štrba.
Štrbské Pleso estas skia kaj turisma ripozloko kaj enhavas multajn hotelojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.