Ŝvebotrajno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝvebotrajno aŭ glistrajno aŭ Maglevo estas la nomo de trajno (aŭ veturilo kun aspekto iomete simila al trajno) kiu ne havas radojn kaj ne tuŝas trakon, sed ŝvebas supre de ĝi. Kaj ŝvebadon kaj peladon prizorgas magneta forto de magnetoj lokigitaj en la trako kaj la trajno. La vorto estas mallongigo de la angla termino "Magnetic levitation train", do "magnete levita (aŭ ŝvebigita) trajno". La trajno estas propulsata pere de lineara indukta motoro (LIM). Principe estas du ebloj por generi la bezonatan magnetkampon:
- la elektromagnetoj en la veturilo (pasiva trako)
- la elektromagnetoj en la trako (aktiva trako)
Ambaŭ metodoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Iom post iom la aktive traka koncepto (magnetoj en la trako) venkis de la pasiva trako. Speciale la fakto ke la (pezaj) magnetoj de la pasive traka koncepto estas en la veturilo (kaj do ankaŭ devas esti levataj kaj transportataj) estas pro grava kaŭzo pro tio. La hodiaŭaj glistrajnoj havas magnetojn en la trako.
La ideo de la maglevo estas de la germana inĝeniero H. Kemper kiu jam en 1934 akiris patenton. Dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj tiel en Germanio kiel en Japanio oni eksperimentis kun la maglevo. En Germanio dum la 1970-aj jaroj oni faris provojn kun ambaŭ konceptoj, subtenita de la germana registaro (Ministerium für Forschung und Technologie). La pasivan trakan koncepton esploris la firmao Krauss Maffei en kunlaboro de MBB (Messerschmitt-Bölkow-Blohm) kaj la aktivan trakan koncepton de la konsorcio kun AEG , Siemens kaj BBC . Krauss Maffei konstruis provtrakon en Bavario por ilia Transrapid TR01. La germana registaro integrigis ambaŭ konceptojn fine de la 1970-aj jaroj en la Arbeitsgemeinshaft Transrapid. La hodiaŭa Transrapid do estas glistrajno kun la aktive traka koncepto.