![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/73/Tailleur_de_pierre.jpg/640px-Tailleur_de_pierre.jpg&w=640&q=50)
Ŝtontajlisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtontajlisto estas profesiulo de la konstruado, metiisto, kiu faras arkitekturajn elementojn el konstruŝtono : murojn, arkojn, lintelojn, superlintelojn, volbojn, pilierojn, kolonojn, frontonojn, kornicojn, balustradojn, kamenojn, ŝtuparojn, ktp. La ŝtontajlisto ankaŭ starigas la tajlitajn ŝtonojn sur la konstruaĵo. Por tio, li kelkfoje devas starigi skafaldojn. Li laboras en metiejo aŭ sur la konstruejoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/73/Tailleur_de_pierre.jpg/640px-Tailleur_de_pierre.jpg)