Ŝtonsalta pingveno
specio de pingveno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flavtufa pingveno, Ŝtonsalta pingveno, Suda flavtufa pingveno aŭ Suda ŝtonsalta pingveno (Eudyptes chrysocome) estas specio de pingveno kiu altas 60 centimetrojn. Ili loĝadas sur la insuloj frontaj al la sudargentina kaj ĉilia marbordoj, kaj kelkaj aliaj antarktaj insuloj. Kiel la nomo montras, ili pasigas multan tempon saltante inter rokoj, tiu sinteno multe impresis la unuajn esploristojn kiuj malkovris ilin. La alternativa nomo Flavtufa pingveno plie kongruas kun la latina scienca nomo.
Flavtufa pingveno | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavtufa pingveno, plenkreskulo ĉe birdarejo de insulo Gojkoeĉea, Malvinoj | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Eudyptes chrysocome (J.R.Forster, 1781) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Arealo de la sub subspecioj Verda: Vivejo de la subspecio Eudyptes chrysocome chrysocome. | ||||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||||
Vidu tekston:
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Tiu specio plej ofte konsideriĝas distinga el la Norda flavtufa pingveno, sed ne ĉiam.
Ili loĝas en ĉeantarktaj akvoj de okcidenta Pacifiko kaj Hinda Oceano, same kiel ĉirkaŭ la sudaj marbordoj de Sudameriko.