Ŝpico
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝpico (de la germana Spitz, pro la pintaj oreloj) estas hundo kiu apartenas al grupo de hundrasoj kies morfologio kaj anatomio havas multajn komunajn trajtojn. Plej okulfrapa estas la akutforma kapo, kiu havas relative larĝan kranion kun pintaj triangulaj oreloj kaj akutforma muzelo. Alia karakterizo estas dika kaj longa pelto, starigita kaj ĉirkaŭvolvita aŭ kurboplena vosto en formo de falĉileto. Ofte la vosto kuŝas sur la dorso de la hundo. Iuj ŝpicoj estas blankaj (plej ofte) aliaj estas oranĝkoloraj.
![Dukino Ludovika en Bavario kun germana Spitz, la blanka ŝpicraso.](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Ludovika_Hzgin_in_Bayern.jpg/640px-Ludovika_Hzgin_in_Bayern.jpg)
La grandeco de la hundoj forte varias ene de la grupo, de la malgranda pomerano (germana ŝpicospeco) kiu pezas inter 2 kaj 3,5 kg, ĝis la granda kaj forta alaska polusohundo (Alaska malamuto), kiu povas pezi inter 45–50 kg.