From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝoĉimilko (hispane Xochimilco) estas kvartalo (hispane delegación) de Meksikurbo. Ŝoĉimilko situas ĉirkaŭ 25 km sude de la centro de la urbo. La nomo de la loko venas de la navatla lingvo, xochi(tl) „floro“, mil(li) „kampo“ kaj la sufikso por loko -co kaj signifas tradukite io simile al "loko de la florkampo“. La ekologia parko estas Monda Naturheredaĵo de Unesko
Ŝoĉimilko | |||||
---|---|---|---|---|---|
territorial demarcation of Mexico City (en) vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 19° 17′ N, 99° 8′ U (mapo)19.275-99.138888888889 [+] | ||||
Alto | 2 238 m [+] | ||||
Areo | 122 km² (12 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Xochimilco Municipality [+] | |||||
La flosantaj ĝardenoj por la loĝantoj de la urbo Meksiko kaj por multnombraj turistoj estas konata kaj ŝatata ekskursa celo. Temas pri amaso da artefaritaj kanaloj kun longeco de pli ol 150 km. Hodiaŭ oni uzas la ĝardenojn por ripozo, sed ankaŭ denove por kultivi plantojn, do por ĝia origina tasko. Konata estas la loko ankaŭ pro la flormerkato kaj pro la boatetoj (trajineras), kiujn oni povas lui surloke kun gvidanto. Je la 15a de novembro 2008 sur la kanaloj de Xochimilco ankaŭ ekskursis la Esperanto-grupo de Meksikurbo, varbante por Esperanto uzante boaton kun ornamaĵo kaj flago "Esperanto".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.