Ŝjok (rivero)
rivero en Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Ŝjok (laŭ vorte "la rivero de morto" en Jarkandi Ujgura) fluas tra norda Ladako en Barato kaj tra la distrikto Gangĉe de Gilgit-Baltilando en Pakistano, 550 km longa.
La rivero Ŝjok, nome alfluanto de Induso, originiĝas el la glaĉero Rimo I, unu el la branĉoj de la glaĉero Siaĉen. La rivero plilarĝiĝas ĉe la kunfluo kun la rivero Nubra. La vojo de Ŝjok estas tre malofta, originanta el la glaĉero Rimo, ĝi fluas en sudorienta direkto kaj, alirinte la montaron Pangong, ĝi faras poste nordokcidentan turniron, fluante paralele al sia antaŭa vojo. La Ŝjok fluas en ampleksan valon, subite enirante en mallarĝan gorĝon post Ĉalunka, plue tra Turtuk[1] kaj Tjakŝi antaŭ trapasi en Pakistanon. La Ŝjok kuniĝas kun la Induso ĉe Keris, oriente de la urbo Skardu.[2][3]