branĉo de hinduismo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝivismo aŭ Ŝivanismo (शैव पंथ, Śaiva Paṁtha, La Ŝiva Vojo), estas unu el la plej grandaj branĉoj de Sanāthana Dharma (hinduismo), kultanta Ŝivon kiel la Superan Estaĵon.
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Anoj de Ŝivismo nomiĝas Ŝivanoj kaj kredas, ke Ŝivo estas Ĉio kaj en ĉio, la kreanto, konservanto, detruanto, revelanto kaj kaŝanto de ĉio, kio ekzistas. Ŝivismo, kiel kelkaj el la aliaj formoj de hinduismo, disvastiĝis al aliaj partoj de Sudorienta Azio, inkluzive al Javo, Balio kaj al partoj de la Sudorientazia kontinento, inkluzive Kamboĝo.
Ŝivo estas kelkfoje prezentita kiel la furioza dio Bajravo. Ŝivanoj estas pli allogitaj al asketismo ol la anoj de aliaj Hinduismaj sektoj kaj povas esti trovitaj vagantaj tra Barato kun cindro sur siaj vizaĝoj farantaj mempurigajn ritojn.[1][2][3] Ili kultas ĉe temploj kaj praktikas jogon, klopodante iĝi unu kun Ŝivo.[4] Inter hinduistoj, ĉirkaŭ 252 milionoj aŭ 26.6% estas Ŝivanoj.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.