Ŝiboleto
vorto, kies prononcmaniero distingas akĉentojn aŭ homgrupojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝiboleto estas tipa lingvaĵo, kiu ebligas malarbitran enordigon de lingvouzanto al certa homgrupo (socia, regiona ktp.). Ŝiboletoj povas esti ekzemple:
- ofta uzo de iuj ĝenerale nekutimaj vortoj.
- gramatikaj strukturoj, kiuj malkaŝas apartenon al certa skolo aŭ nacilingvan fonon.
- tipaj, neindividuaj lingvaj eraroj (ofte prononcaj). Ekzemple la prononco de la vokalo o kiel diftongo oŭ en Esperanto estas vaste parodiata ŝiboleto de anglalingvanoj.
La lingvistika termino ŝiboleto (שיבולת) devenas de biblia vorto, kiu havis la signifon "spiko" aŭ "akvofluo", kaj aperas en Juĝistoj 12,5-6:
Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: "Ĉu vi estas Efraimido?" Se li diris: "Ne", tiam ili diris al li: "Diru: Ŝibolet"; li diris: "Sibolet", ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan.