From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝelia frankolino (Scleroptila shelleyi) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.
Ŝelia frankolino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus shelleyi (Ogilvie-Grant, 1891) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La specio estis nomita laŭ Sir Edward Shelley, kuzo de la ornitologo George Ernest Shelley, siavice nepo de Percy Bysshe Shelley. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Scleroptila kun F. streptophorus, F. levaillantii, F. africanus, F. psilolaemus, F. finschi kaj F. levaillantoides.
Ĝi troviĝas en Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.
Temas pri frankolino malhelbruna kaj strieca en krono kaj subaj partoj, kun helbruna superokula strizono, dividita per tre fajna nigra strio, kaj subokula malhela vango, dum la gorĝo estas blankeca kun nigra bordo sed sen punktoj, malkiel parencaj. La subaj partoj estas sablokoloraj kun tre markata ruĝeca vertikala strieco en brusto kaj flankoj. En la ventro estas nigraj punktomakuloj. La kruroj estas flavecaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.