Ŝanhajo
granda urbo en Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝanhajo (ĉine 上海, pinjine: Shànghǎi [ʂaŋ˥˩hai˩˧] aŭskulti) estas la plej multe loĝata urbo en Ĉinio. Kiel monda urbo, Ŝanhajo prenas influon sur komerco, financo, kulturo, arto, modo, esploro kaj distro. La urbo situas en orienta Ĉinio, je la meza parto de la ĉina marbordo kaj la buŝo de la Jangzio Rivero.
Ŝanhajo | |
ĉine 上海, pinjine: Shànghǎi | |
urbo | |
Oficiala nomo: 上海 | |
Hu-沪: Shen-申 | |
Lando | Ĉinio |
---|---|
Historiaj regionoj | |
Distriktoj de Ŝanhajo | 17
- Distrikto Huangpu 黄浦区 Huángpǔ Qū - Distrikto Luwan 卢湾区 Lúwān Qū - Distrikto Xuhui 徐汇区 Xúhuì Qū - Distrikto Changning 长宁区 Chángníng Qū - Distrikto Jing'an 静安区 Jìng'ān Qū - Distrikto Putuo 普陀区 Pǔtuó Qū - Distrikto Zhabei 闸北区 Zháběi Qū - Distrikto Hongkou 虹口区 Hóngkǒu Qū - Distrikto Yangpu 杨浦区 Yángpǔ Qū - Distrikto Baoshan 宝山区 Bǎoshān Qū - Distrikto Minhang 闵行区 Mǐnháng Qū - Distrikto Jiading 嘉定区 Jiādìng Qū - Distrikto Jinshan 金山区 Jīnshān Qū - Distrikto Songjiang 松江区 Sōngjiāng Qū - Distrikto Qingpu 青浦区 Qīngpǔ Qū - Distrikto Nanhui 南汇区 Nánhuì Qū - Distrikto Fengxian 奉贤区 Fèngxián Qū |
Riveroj | Jangzio, Huangpu Jiang |
Situo | Ŝanhajo |
- alteco | 4 m s. m. |
- koordinatoj | 31° 14′ 04″ N 121° 29′ 06″ O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 103,4 m s. m. |
Areo | 7 037 km² (703 700 ha) |
- de aglomeraĵo | 5 299 km² (529 900 ha) |
- de akvo | 679 km² (67 900 ha) |
- de lando | 6 340 km² (634 000 ha) |
Loĝantaro | 19 210 000 (2009) |
Denseco | 2 729,86 loĝ./km² |
Unua mencio | 960 |
Ĉefsekretario | Yu Zhengsheng (俞正声) |
Urbestro | Gong Zheng
(ekde 23-a de marto 2020) |
Horzono | GMT (UTC+8) |
Poŝtkodo | 200000 – 202100 |
Telefona antaŭkodo | +86 (0)21 |
Aŭtokodoj | 沪A,B, D, E, F,G ,H, J, K 沪C (eksteraj antaŭurboj) |
IHD | 0.908 — tre alta |
ISO 3166-2:CN | CN-SH |
Floro de urbo | Magnolio |
Situo enkadre de Azio
| |
Situo de Ŝanhajo enkadre de Ĉinio
| |
Mapo de la distriktoj de Ŝanhajo
| |
Vikimedia Komunejo: Ŝanhajo | |
Retpaĝo: www.Shanghai.gov.cn | |
Unue fiŝista kaj teksaĵa urbo, Ŝanhajo kreskis grave en la 19-a jarcento pro sia favora havena loko kaj kiel unu el la urboj bonvenigantaj la fremdlandan komercon laŭ la Traktato de Nankino (1842). La urbo estas komerca centro inter la orienta kaj la okcidenta Azio. Ĝi fariĝis transnacia nabo de financo kaj komerco en la 1930-aj jaroj.[1] Post 1990, la ekonomia reformo enkondukita de Deng Xiaoping grave influis la urbon. En 2005, Ŝanhajo fariĝis plej granda karga haveno en la mondo.[2]
La urbo estas turisma celo fama pro siaj historiaj konstruaĵoj kiel La Bund (kajo) (ĉine 外滩, Wàitān) kaj la Templo de la Urba Dio (ĉine 城隍庙, Chénghuángmiào), sed ankaŭ pro sia moderna urbocentra silueto kun granda nombro de novaj nubskrapuloj, inkluzive de la Turo de Orienta Perlo (ĉine 东方明珠, Dōngfāng Míngzhū). Nuntempe, Ŝanhajo estas la plej granda komerca urbo kaj centro de financo en metropoloj de Ĉinio kaj estis priskribita kiel la «modelo» de plej rapide kreskanta ekonomio en Ĉinio.[3][4]
Ŝanhajo sukcese okazigis la Mondan Ekspozicion en 2010, kun 73 000 000 vizitantoj.[5]