![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e2/Schoolgirls_in_Shalwar_Kameez%252C_Abbotabad_Pakistan_-_UK_International_Development.jpg/640px-Schoolgirls_in_Shalwar_Kameez%252C_Abbotabad_Pakistan_-_UK_International_Development.jpg&w=640&q=50)
Ŝalvarĉemizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝalvarĉemizo estas tradicia duparta vestaĵo portata de inoj kaj en kelkaj regionoj de viroj, en suda kaj centra Azio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e2/Schoolgirls_in_Shalwar_Kameez%2C_Abbotabad_Pakistan_-_UK_International_Development.jpg/640px-Schoolgirls_in_Shalwar_Kameez%2C_Abbotabad_Pakistan_-_UK_International_Development.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b2/Afghan_boys_in_shalwar_kameez_in_Badakshan.jpg/640px-Afghan_boys_in_shalwar_kameez_in_Badakshan.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f6/Women_preparing_roti_for_visitors_of_Harmandir_Sahib.jpg/640px-Women_preparing_roti_for_visitors_of_Harmandir_Sahib.jpg)
La ŝalvaroj estas pantalonoj kiu estas tre larĝaj ĉe la talio sed kiu mallarĝigas sin ĉe la fundo. Ili estas ligataj per ŝnuro aŭ elasto, kiu plisas ilin ĉirkaŭ la talio.[2] La pantalonoj povas esti larĝaj, aŭ en aliaj kazoj ili povas esti tondataj tre mallarĝaj, laŭ la persona gusto. La ŝalvaroj estis tradicie portitaj en vasta regiono kiu inkluzivas orientan Eŭropon, okcidentan Azion, centran Azion kaj Sudan Azion.[3][4][5][6] La ĉemizo (angle kameez) estas longa kaj kun formo de tuniko.[7] La flanka parto estas malfermita sub la linio de la talio (tiu malfermo estas konata kiel chāk), kiu donas al la vestanto pli grandan liberecon de movado. La ĉemizo estas kutime tondata rekte kaj plate; kelkaj malnovaj ĉemizoj sekvas malsaman tradician tondon; modernaj ĉemizoj havas manikojn kun stilo inspirata al eŭropaj vestaĵoj. La ĉemizo povas havi eŭropastilan kolon, ĉinan kolon aŭ ĝi povas esti tute senkola; en la lasta kazo, ties desegno kiel ina vesto ofte similas al kurtao. La duparta vesto estas foje konata kiel ŝalvarkurtao, ŝalvar-vestokompleto aŭ panĝaba vestokompleto.[8][9]
Ambaŭ la ŝalvaro kaj tiu speco de ĉemizo ekaperis en suda Azio kun la alveno de la islamanoj ĉe la nordo, dum la 13-a jarcento: unue portita fare de islamaj inoj, ilia uzo pli kaj pli disvastiĝis, kaj ili fariĝis tipa regiona stilo, precipe en la historia regiono de Panĝabio.[9][10][11][12][13][14] La ŝalvarĉemizo estas portita kiel ordinara vesto kaj eĉ taksata kiel nacia vesto en Pakistano.[15][16][17] Ĝi estas ankaŭ ĝenerale portita fare de viroj en Afganio, de inoj kaj kelkaj viroj en la panĝaba regiono de Barato; kvankam ĝi devenas de tiuj regionoj, ĝi estas hodiaŭ adoptata fare de inoj de tuta Barato kaj, pli ĝenerale, de multaj regionoj en suda Azio.[18][19][20]
Kiam inoj havas la ŝalvarĉemizon, en kelkaj regionoj ili kutime portas ankaŭ longan koltukon aŭ ŝalon nomata dupatta ĉirkaŭ siaj kapoj aŭ koloj.[21][22] En suda Azio, la dupatta estas ankaŭ uzata kiel formo de modesteco — fakte, kvankam ĝi estas farita per altvaloraj materialoj, ĝi efike kaŝas la konturojn kaj liniojn de la korpo super la ŝultroj. Por islamaj inoj, la dupatta estas malpli rigora alternativo por anstataŭi la ĉadoron aŭ la burkaon (bv. vidi hiĝabon kaj purdahon); por la sikaj kaj hinduaj inoj, la dupatta estas utila kiam la kapo devas esti kovrita, kiel ekzemple ene de preĝejo aŭ kiam ĉeestas plejaĝuloj.[23] Ĉie en suda Azio, modernaj versioj de la vesto evoluis; la ŝalvaroj estas portataj pli malalte, malsupre ĉe la talio, kaj la ĉemizo havas pli mallongan longecon, kun pli altaj fendoj, pli malalta kola linio kaj kun tonditaj manikoj aŭ entute sen manikoj.[24]