![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0f/Sholem_Asch.jpg/640px-Sholem_Asch.jpg&w=640&q=50)
Ŝalom Aŝ
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝalom AŜ aŭ ASCH (hebree: שלום אש; naskita en 1880 en Kutno, Pollando, mortinta la 10-an de julio 1957 en Londono, Britio) estis pola judo verkanta en la jida, verkisto, dramisto kaj eseisto. Liajn ĉefverkojn oni tradukis al preskaŭ ĉiuj gravaj lingvoj de la mondo.
Ŝalom Aŝ שלום אש | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Ŝalom Aŝ, 1940 | |||||
Persona informo | |||||
שלום אש | |||||
Naskiĝo | 1880 en Kutno, Kongresa Pollando | ||||
Morto | 10-an de julio 1957 (1957-07-10) en Londono | ||||
Lingvoj | jido • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Israelo Pollando Rusia Imperio ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Moses Asch, Nathan Asch (en) ![]() ![]() | ||||
Parencoj | Menachem Mendel Szpiro (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1899– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La sorĉistino el Kastilio | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li verkis historiajn kaj modernajn judajn romanojn, rakontojn kaj dramojn. Krome li verkis eseojn kaj en romantikisma stilo priskribis interalie la vivon de la judoj en orienta Eŭropo. Maljuna li verkis biografiajn romanojn pri Jesuo, Paŭlo de Tarso kaj Maria. Li tiel proksimiĝis al la kristana pensmaniero kaj celis kontribui al la juda-kristana interkompreno. Tamen ortodoksaj judoj akre reagis al tiuj romanoj, kaj tre multaj judaj malfavore opiniis pri ili.
Kvankam la verkaĵoj de Ŝalom Aŝ estas firme ligitaj al lia juda deveno, li vastigis la ĝistiamajn temajn limojn de la jida literaturo kaj malfermis ĝin al la modernaj eŭropa kaj amerika literaturoj. Tiel li fariĝis la unua jida verkisto kun internacia renomo kaj popularigis la jidan literaturon tutmonde.